Jenő Lukács

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jenő Lukács [lukAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lukács Jenő estis hungardevena usona matematikisto, profesoro, instruisto, statistikisto, membro de Aŭstra Scienca Akademio.

Jenő Lukács [1] naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1906 en Szombathely. Li mortis la 16-an de decembro 1987 en Vaŝingtono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Lukács post naskiĝo de Jenő translokiĝis al Vieno, kie Jenő estis edukita. Li frekventis 2 universitatojn en Vieno, li doktoriĝis el geometrio en 1929, post 2 jaroj li akiris plian diplomon. Dum la studentaj jaroj en 1927 li edziĝis. Inter 1929 kaj 1931 li instruis en mezlernejo, poste li laboris en asekura kompanio. Pro ĉeso de sendependa Aŭstrio li migris al Usono, kie li lernis kaj instruis. Inter 1955 kaj 1972 li instruis en katolika universitato en Vaŝingtono (tiutempe li ofte estis gastoprofesoro en diversaj universitatoj), poste li pensiuliĝis. En 1959 li fondis universitatan laboratorion.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Applications of Characteristic Functions (1960; france 1964)
  • Probability and Mathematical Statistics (1972)
  • Developments in Characteristic Function Theory (1983)

Fontoj[redakti | redakti fonton]