Jimmie Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jimmie Davis
Persona informo
Jimmie Davis
James H. Davis
Naskiĝo 11-an de septembro 1899 (1899-09-11)
en Quitman
Morto 5-an de novembro 2000 (2000-11-05) (101-jaraĝa)
en Baton Rouge
Religio Baptismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Luiziana Universitato • Louisiana Christian University vd
Partio Demokrata Partio vd
Profesio
Okupo kantaŭtorokomponistokantisto • entreprenisto • kantoverkistopolitikistoaktoro vd
Laborkampo kontreopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jimmie DAVIS (elp. ĜImi DEJvis), plenanome James Houston Davis (n. la 11-an de septembro, 1899 – m. la 5-an de novembro, 2000), estis subŝtatestro de Luiziano, Usono, kaj konata kantisto de muzikaĵoj kaj sanktaj kaj sekularaj. Li havis landskalan popularecon en la ĝenroj country kaj gospelo de la 1930-aj ĝis la 1960-aj jaroj. Li estis subŝtatestro de Luiziano dufoje, 1944-1948 kaj 1960-1964. Li estas membro de la Country Music Hall of Fame kaj la Louisiana Music Hall of Fame. De antaŭ sia morto ĝis la 18-a de marto, 2011, li estis la plej maljuna ekssubŝtatestro en la historio de Usono.