João Custódio Machado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
João Custódio Machado
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1932 (1932-03-13)
Morto 13-an de julio 1959 (1959-07-13) (27-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

João Custódio MACHADO [Johano Custódio MACHADO, konata ankaŭ kiel Johaneto] (naskiĝis la 13-an de marto 1932, mortis la 13-an de julio 1959) estis brazila esperantisto kaj spiritisto el Tupaciguara, gvidanto de junulara organizaĵo, fondinto kaj direktoro de Librejo Esperanto, elstara socia aganto. Li laboradis por konstrui en sia urbo gimnazion por malriĉaj nepagipovaj junuloj.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia esperantista agado konstateblas ekz. en Jarlibro de UEA[2], en kiu estas anoncoj pri Tupaciguara. Li finas la reklamon per omaĝo al Zamenhof. Johano estis handikapulo. Lia korpo ne plene elvolviĝis kaj li uzis improvizitan rulseĝon. Ĝuste pro liaj kondiĉoj oni nomis lin Johaneto. Lia korpo ne estis sufiĉe fortika, pro kio li ne povis stari.[3] Lia patrino, Albertina Machado, kiu estis lia konstanta fleganto, havis entute 20 gefilojn, el kiuj 10 estis adoptitaj.[3]. Johaneto estis sekretario de spiritisma societo, kie li interalie instruis Esperanton. Li establis librovendejon kie li vendis i.a spiritismajn kaj Esperantajn verkojn. Li konstruigis en la urbo gmnazion, kiu tamen nur mallonge funkciis efektive kiel lernejo. Post lia morto la konstruaĵo funkciis kiel urbestrejo kaj nuntempe ĝi estas la tiea sidejo de APAE - Associação de Pais e Amigos dos Excepcionais [Asocio de Gepatroj kaj Amikoj de la Nekapabluloj].[1] En 1959 Ismael Gomes Braga verkis pri li laŭdan nekronolon okaze de lia forpaso. Ismael opinias lin "vivekzemplo kaj modela aganto".[4] Johaneto forpasis en la aĝo de 27 jaroj.

Posteumaj omaĝoj[redakti | redakti fonton]

En 2009 okaze de la kromjariĝo de la urbo Tupaciguara, la Asocio de Gepatroj kaj Amikoj de la Nekapabluloj (portugale APAE - Associação de Pais e Amigos dos Excepcionais) partoprenis tra la urbo solenan civilan paradon aranĝitan de la urbestrejo. Disversaj nekapabluloj, helpate de flegantoj, kaj pluraj personoj marŝis tenante omaĝafiŝojn kaj rubandegojn kun dankfrazoj.[5] En 2016 la estraro de Katalana Esperanto-Klubo el Brazilo decidis nomi la bibliotekon de la klubo laŭ la nomo de Johaneto.[6] En Tupaciguara jam de dekoj da jaroj okazas "Spiritisma Semajno João Custódio Machado", kies programo konsistas el pluraj publikaj prelegoj pri diversaj temoj.[7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Artikolo el la revuo Brazila Esperantisto, n-ro 353, 2015 esperante.
  2. Jarlibro de UEA, 1959, p. 231 kaj 233.
  3. 3,0 3,1 Artikolo el Almanako Lorenz, 2015 esperante.
  4. Nekrologa artikolo Arkivigite je 2016-11-30 per la retarkivo Wayback Machine de Ismael Gomes Braga, revuo Reformador, septembro 1959, p. 197-198 portugale.
  5. Omaĝa fotgalerio el la retejo de APAE - Associação de Pais e Amigos dos Excepcionais Arkivigite je 2016-11-29 per la retarkivo Wayback Machine [Asocio de Gepatroj kaj Amikoj de la Nekapabluloj] portugale.
  6. Novaĵteksto Arkivigite je 2016-11-30 per la retarkivo Wayback Machine de Brazila Esperanto-Ligo pri librodonaco al la biblioteko de KEK esperante.
  7. Novaĵteksto pri la Spiritisma Semajno de Tupaciguara portugale.