Johann Christoph Bach la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Johann Christoph Bach I)
Johann Christoph Bach la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1642 (1642-12-06)
en Arnstadt
Morto 31-an de marto 1703 (1703-03-31) (60-jaraĝa)
en Eisenach
Lingvoj germana
Ŝtataneco Schwarzburg-Sondershausen
Familio
Patro Heinrich Bach
Patrino Eva Hoffmann
Frat(in)o Johann Michael Bach la 1-a
Infanoj Johann Nicolaus Bach • Johann Friedrich Bach • Johann Michael Bach
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Johann Christoph Bach (* 8-a de decembro 1642 en Arnstadt; † 31-a de marto 1703 en Eisenach), la filo de Heinrich Bach, estis Germana orgenisto kaj komponisto. Li estas rigardata kiel la plej eminenta komponisto de la familio Bach en sia generacio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel unua filo de Heinrich Bach en Arnstadt, kie li iĝis orgenisto. Lia frato Johann Michael Bach estis komponisto kaj ankaŭ la bopatro de Johann Sebastian Bach resp. patro de Maria Barbara Bach (do Johann Christoph Bach ankaŭ estis la onklo de Maria Barbara Bach, la unua edzino de J. S. Bach. En 1665 oni ofertis al li la saman postenon en la preĝejo Georgenkirche en Eisenach, kie li ankaŭ kromlaboris kiel klavicenisto ĉe la kortegokapelo ĝis 1700. Krome li kunlaboris kun sia kuzo Johann Ambrosius Bach, la patro de Johann Sebastian, al kiu li donis muzikajn lecionojn kaj kiu alte estimis liajn verkojn, rigardante lin kiel „la plej grava kaj esprimpova komponisto de la familio“. Li estis ege kapabla komponisto, tamen ne ricevis la respekton meritan, eble pro sia malfacila kaj obstina karaktero, kiu lin kondukis en disputon kontraŭ la konsilantaro de la urbo Eisenach, kie li ankaŭ mortis. Li estis treege kapabla komponisto, tamen ne ricevis la respekton meritan, eble ĉar li montriĝis kiel obstina en disputo kun la urbokonsilataro. Spite de lia sukceso kiel muzikisto li spertis financajn malfacilaĵojn, kiuj eble rezultis el tio, ke li ne estis elektita kiel kuratoro de J.S. Bach, post kiam tiu lasta perdis siajn gepatrojn. Johann Christoph Bach havis altajn ŝuldojn, kiam li mortis 1703 en Eisenach.

Kvar el sliaj gefiloj iĝis muzikistoj:

Verkoj[redakti | redakti fonton]

De Johann Christoph Bach nur malmultaj verkoj estas postlasitaj. Kelkajn el liaj verkoj oni atribuis al Johann Sebastian Bach, sed antaŭ nelonge oni agnoskis ilin kiel kreaĵoj de Johann Christoph Bach mem. Unu el liaj plej famaj verkoj estas la kantato "Meine Freundin, du bist schön", baziĝanta sur la Alta Kanto de Salomono.

Konataj verkoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]