Johann Georg Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Georg Schmidt
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1660 (1660-01-01)
en Reinsfeld
Morto 10-an de marto 1722 (1722-03-10) (62-jaraĝa)
en Zwickau
Okupo
Okupo apotekistoverkisto
vdr
Rockenphilosophie de 1718

Johann Georg SCHMIDT (naskiĝinta en 1660 en Reinsfeld, mortinta en 1722 en Zwickau) estis germana apotekisto, naturscienculo kaj verkisto de raciismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la surloka paroĥestro li frekventis la gimnazion en Arnstadt antaŭ trejniĝi apotekisto en Thüringen-Mühlhausen. Poste li aktivis profesie en Dresdeno kaj ekde 1693 en Zwickau.[1] Pri la vendejo li heredigis sian filon Johann Georg Schmidt la pli juna.[2]

Paralele al apotekistado Schmidt kolektis skarabojn, papiliojn kaj mineralaĵojn farante herbarion ekzaktegan (Herbarium accuratissimum curiosum) kun pli ol 500 naturaj memtipografiaĵoj.[3] Li verkis ankaŭ kelkajn natursciencaĵojn. Tamen li pli famas per kolekto de popularaj magiaj praktikoj, kiujn li unuafoje publikigis en 1705 sub la titolo Die gestriegelte Rockenphilosophie. Ĝis 1759 aperis ankoraŭ kvin aliaj eldonoj.[4] Per tradiciaj rimedoj de distrado kaj klerigado li akrege atakis en ĝi superstiĉon. La mizogina raciisma polemikaĵo mokegis pri la hejma filozofio ĉe radŝpinilo, la tradicia laborloko de virinoj. La raciistoj en tia stilo malŝate turniĝis kontraŭ popularan superstiĉon transdonitan hejme ĉefe fare de virinoj. Eltiraĵoj el Chemnitzer Rockenphilosophie troviĝas poste en multaj aliaj verkoj, i.a. ankaŭ ĉe Deutsche Mythologie de la fratoj Grimm.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]