Johann Gottlieb Benjamin Siegert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Gottlieb Benjamin Siegert
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1796 (1796-11-22)
en Włodzice Wielkie
Morto 13-an de septembro 1870 (1870-09-13) (73-jaraĝa)
en Ciudad Bolívar
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo entreprenistokuracisto
vdr
Angostura Aromatic Bitters

Johann Gottlieb Benjamin SIEGERT (naskiĝinta la 22-an de novembro 1796 en Włodzice Wielkie apud Legnica, mortinta la 13-an de septembro 1870 en Bolívar) estis germana ĥirurgo kaj farmakologo kaj inventisto de la likvoro Angostura Aromatic Bitters.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de akademia kuiristo li studis en Berlino medicinon kaj partoprenis en 1815 kiel batalkampa kuracisto en la batalo de Waterloo, por trupoj de Prusio estantaj sub la komando de Gebhard Leberecht von Blücher. Oni dekoraciis lin per medalo. Poste li restudentis en Berlino. Pro kverelegoj kun pli aĝa frato, kiu financis liajn studojn, li fuĝis Hamburgon. Ĝuste tie la legato Lopez Mendez serĉadis laŭ komisio de Simón Bolívar kapablajn oficirojn. Kun perado de generalo Friedrich Christian von Eben und Brunnen estis nomumita Siegert regimenta ĥirurgo de la armeo de Bolívar. En la 25.2.1820 Siegert ekveturis ŝipe kaj, post dumvojaĝa halto en Sankta Tomaso, atingis la celon en la 1.8.1820. Kaj kvazaŭ la reston de la vivo li restis en Bolívar, kiu tiam nomiĝis Angostura.

En tiu ĉi urbo li estris la armehospitalon, nomumiĝis urba medicinisto kaj ĉefo de la municipa malsanulejo. Krome li tenadis proprajn apotekon kaj kuracejon. Ĉio tio plialtigis la renomon kaj la bonstaton de Siegert. Ankaŭ post 1821, kiam la ribelestro Bolívar mem kun siaj sendependiĝvolemaj trupoj pro troaj malsanuloj kaj infektiĝdanĝero forlasis la urbon Angostura, Siegert restis por daŭre helpi vunditojn.

Jam komence li mem malsaniĝis je flava febro kaj aliaj tropikaj malsanoj kio instigis lin plu esploradi sur la kampo de sanigrimed-faro. En 1824 li sukcesis krei, el multaj plantoj, tonikon ŝirmantan kontraŭ multaj intestaj kaj stomakaj malsanoj, kontraŭ diareo kaj disenterio. Oficiroj, ŝipkapitanoj, ŝipistoj kaj aĉethalaj estroj entuziasme aĉetadis boteletojn de tiu ĉi medikamento kaj transportis ĝin ankaŭ al Eŭropo. Tie la famo rapidege kreskis kaj ne nur kortegoj ŝatis ĝin sed eĉ ekspozicioj internaciaj reklamis ĝin. La demandego devigis Siegert renonci en multo kuracadrilata kaj tute koncentriĝi pri la produktado de Amargo de Angostura Segun Secreta de J.G.B. Siegert.

Post la morto de la unua edzino, la kolombianino Maria Pastora del Pilar Araujo Flores, kun kiu li havis kvar infanojn, li nuptis Maria Bonifacia Isabel Gómez de Zaa y Doazán. Kun ŝi li havis ses infanojn. Postmorte tri liaj filoj kontinuigis la firmaon kaj translokis ĝin, pro daŭraj politikaj enlandaj ribeloj en Venezuelo, en 1875 al Portospeno. Por ili eblis ege riĉiĝi per vendo de la magia likvoro. Portospene ekzistas hodiaŭ muzeo pri Siegert kaj ties medikamentoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Werner Siegert: Das Angostura Geheimnis. Leben und Wirken des Dr. Johann Gottlieb Benjamin Siegert , dua eldono, Shaker Media, Düren 2021, ISBN 978-3-95631-845-0}}
  • Anthony de Verteuil: The Germans in Trinidad, The Litho Press, Port of Spain 1994 , ISBN 976-8136-39-1}}
  • Günther Kahle: Simón Bolívar in zeitgenössischen deutschen Berichten 1811–1831 , eldonejo Dietrich Reimer, Berlino 1983 ISBN 978-3496007425
  • Günther Kahle: Simón Bolívar und die Deutschen, Dietrich Reimer, Berlino 1980, ISBN 9783496001300

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]