Włodzice Wielkie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Włodzice Wielkie
germane: Groß Walditz
la eksa luterana kirko
la eksa luterana kirko
la eksa luterana kirko
vilaĝo en Pollando
Włodzice Wielkie (Pollando)
Włodzice Wielkie (Pollando)
DMS

Map

Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówek Śląski (Löwenberg)
Komunumo Komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg)
Fondita en antaŭ 1254
Koordinatoj 51° 11′ N, 15° 33′ O (mapo)51.18277777777815.551944444444Koordinatoj: 51° 11′ N, 15° 33′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 210 m
Loĝantaro 389
Poŝtkodo 59-600
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
vdr

Włodzice Wielkie - [prononcu: vŭodzice vielkie], jen pole, ekde 1947, ĝis 1945 germane Groß Walditz [gro:s VALdic] - estas vilaĝo en Malsupra Silezio. Ĝi situas en nuna Pollando, en komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg), en samnoma distrikto, ĉe rivero Bóbr, ĉe limo inter Kaĉava montetaro kaj izera montetaro.

La unua priskribo pri la vilaĝo devenas el la jaro 1254 kaj temas pri tiam nomata Waldiz. Ĝis 1945 ĝi nomiĝis Groß Walditz, kaj poste ĝis 1947 - Wielgolas. En la jaro 1825 en la vilaĝo troviĝis bierfarejo, brandofarejo, kaj loĝis ĉi tie 947 loĝantoj. Ĝis la jaro 1795 en la vilaĝo funkciis terkarba minejo.

En Włodzice Wielkie troviĝas du preĝejoj – ambaŭ hodiaŭ apartenas al katolikoj. La unua, patronata de „Arkianĝelo Mikaelo” estas paroĥa preĝejo. La unua priskribo pri la preĝejo devenas el la jaro 1305. Ĝis 1540 ĝi servis al [[Evangeliismo|luteranoj], kaj en 1654 revenis al katolikoj. Nuna konstruaĵo ekestis en duono de la 16-a jarcento, kaj restaŭrita en la 19-a jarcento. Ene restis renesanca baptujo, kaj en ĉepreĝeja tomba kapelo troviĝas 3 ŝtonaj sarkofagoj el la dua duono de la 18-a jarcento. La dua preĝejo patronata de „Sankta Maria, Reĝino de Pola Krono” estis konstruita en la jaro 1742 pere de luteranoj, alikonstruita en 1910/11. Ĝi estas rektangula, kun duonronda absido kaj havas kvardeklivan tegmenton. Ene restis rokoka dekoraciaĵo. Hodiaŭ ĝi servas kiel kroma preĝejo al katolikoj.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]


Vilaĝoj de la komunumo:
Bielanka (Lauterseiffen)Brunów (Braunau)Chmielno (Ludwigsdorf)Dębowy Gaj (Siebeneichen) • Dłużec (Lang Neundorf) • Dworek (Höfel) • Gaszów (Gehnsdorf) • Górczyca (Hohndorf) • Gradówek (Hagendorf) • Kotliska (Kesselsdorf) • Mojesz (Nieder Mois) • Nagórze (Neundorf-Liebenthal)Niwnice (Neuland) • Pieszków (Petersdorf) • Płóczki Dolne (Nieder Görisseiffen) • Płóczki Górne (Ober Görisseiffen)Radłówka (Hartelangenvorwerk) • Radomiłowice (Radmannsdorf) • Rakowice Małe (Wenig Rackwitz) • Rakowice Wielkie (Groß Rackwitz)Skała (Hohlstein) • Skorzynice (Hartliebsdorf) • Sobota (Zobten am Bober) • Ustronie (Seitendorf) • Włodzice Małe (Klein Walditz) • Włodzice Wielkie (Groß Walditz) • Zbylutów (Deutmannsdorf) • Żerkowice (Sirgwitz).