Rakowice Wielkie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rakowice Wielkie
germane: Groß Rackwitz
vilaĝo en Pollando
Rakowice Wielkie (Pollando)
Rakowice Wielkie (Pollando)
DMS

Map

Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówek Śląski (Löwenberg)
Komunumo Komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg)
Koordinatoj 51° 8′ N, 15° 34′ O (mapo)51.13666666666715.561944444444Koordinatoj: 51° 8′ N, 15° 34′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 220 m
Loĝantaro 886
Poŝtkodo 59-600
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
vdr

Rakowice Wielkie – [rakoVIce VJELkie], jen pole, ekde 1947, ĝis 1945 germane Groß Rackwitz [prononcu: gro:s RAKvic] - estas vilaĝo en Malsupra Silezio. Ĝi situas en nuna Pollando, en komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg) kaj en samnoma distrikto.

La origina slava nomo de la vilaĝo estis Rakowice (Racovice), kaj la unua priskribo pri tiam nomata Rackewize devenas el la jaro 1237. Ĝis 1945 ĝi nomiĝis Gross Rackwitz, kaj ĝis 1947 Rakowice Duże. Pri tre frua koloniado de ĉi tiu tereno pruvas arkeologiaj elfosaĵoj – kremaciaj urnoj de luzacia kulturo – elfositaj ĉi tie ankaŭ post la dua mondmilito, kiel ornamitaj braceletoj el bronza epoko trovitaj en la jaro 1906. Al pli valoraj antikvaĵoj apartenas du loĝeblaj turoj – restaĵo post du bienoj apartenantaj al feŭdo, princa bieno – hodiaŭ ruino kaj urba farmo en suda parto de la vilaĝo. La turoj estis konstruitaj fine de la 15-a jarcento, kaj iliaj konstruantoj estis burĝaj familioj de Wirth kaj Reusner el proksima Löwenberg, kiuj tiam ekposedis la bienojn. Ruinigita turo de princa bieno iam estis tri-etaĝa, kovrita de du-dekliva, kruta tegmento kaj estis uzataj ankoraŭ en la jaroj 1950-oj. En la jaro 1904 en Gross Rackwitz estis konstruitaj fervoja trako kaj stacio.

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]


Vilaĝoj de la komunumo:
Bielanka (Lauterseiffen)Brunów (Braunau)Chmielno (Ludwigsdorf)Dębowy Gaj (Siebeneichen) • Dłużec (Lang Neundorf) • Dworek (Höfel) • Gaszów (Gehnsdorf) • Górczyca (Hohndorf) • Gradówek (Hagendorf) • Kotliska (Kesselsdorf) • Mojesz (Nieder Mois) • Nagórze (Neundorf-Liebenthal)Niwnice (Neuland) • Pieszków (Petersdorf) • Płóczki Dolne (Nieder Görisseiffen) • Płóczki Górne (Ober Görisseiffen)Radłówka (Hartelangenvorwerk) • Radomiłowice (Radmannsdorf) • Rakowice Małe (Wenig Rackwitz) • Rakowice Wielkie (Groß Rackwitz) • Skała (Hohlstein) • Skorzynice (Hartliebsdorf) • Sobota (Zobten am Bober) • Ustronie (Seitendorf) • Włodzice Małe (Klein Walditz) • Włodzice Wielkie (Groß Walditz) • Zbylutów (Deutmannsdorf) • Żerkowice (Sirgwitz).