Ludwig Thudichum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ludwig Thudichum
(1829-1901)
Bildo de Ludwig Thudichum.
Bildo de Ludwig Thudichum.
Persona informo
Naskiĝo 27-a de aŭgusto 1829
en Büdingen, Germanio
Morto 7-a de septembro 1901
en Kensington, Londono, Anglio
Alma mater Universitato de Gießen
Universitato de Hajdelbergo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Johann Ludwig Wilhelm THUDICHUM (1829-1901) estis germandevena angla otologo, rinologo, biokemiisto kaj fiziologo, filo de luterana pastoro Georg Thudicum. Ludwig Thudichum estis fekunda medicina sciencisto kaj grava pioniro pri biomedicina esplorado en la dua duono de la 19-a jarcento. Li estas konsiderata pioniro pri homa cerbo kaj neŭrokemio.

Naskita en Budingen, Germanio, li frekventis medicinajn fakultatojn de Giessen kaj Hajdelbergo (1847-1851). Li estis profesoro pri kemio en la St. Georges's Place School of Medicine (1858), pri medicino en la Londona Medicina Societo (1864) kaj Direktoro de la Patologia Kemia Laboratorio en la Hospitalo Sankta Tomaso (1865-1871). Li malkovris la sfingomielinon, la frenozinon, la kerazinon krom multal aliajn cerbo-substancojn kaj esploris la kolorajn materiojn de la urino (urokromo) kaj galo.

En Hajdelbergo li estis en kontakto kun Wilhelm Bunsen (1811-1899), la inventinto de la spektrografio, tekniko, kiun li tre efike uzis en posta laboro. Reveninte al Giessen, li pasigis unu jaron en la laboratorio de Justus von Liebig, regante la novajn metodojn de Liebig pri kemia analizo, kaj poste malfermis medicinan praktikon en Giessen.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li konatiĝis kun la granda kemiisto Justus von Liebig en 1847, kaj eniris la saman jaron en la universitato de Giessen kiel medicina studento. Malgraŭ tezo pri anatomia temo, li laboris en la laboratorio de Liebig, kie li disvolvis grandan intereson pri biologia kemio. Pro politikaj malfacilaĵoj (milito inter Prusio kaj Danio), li decidis elmigri al Londono en 1853 kaj loĝis tie ĝis sia morto en 1901.

En 1856 li estis nomumita kuracisto ĉe Dispensario de Sankta Pankracio kaj tiam, praktikis medicinon dum sia tuta vivo kiel otologo kaj rinologo (li inventis specialan nazan spekulon).

Strukturo de la sfingozino, grasa substanco kiun Thudichum malkovris en la homcerbo.

En 1858 li estis nomumita preleganto pri kemio en la Medicina Lernejo de Grosvenor Place kaj poste li estis direktoro de patologia kaj kemia laboratorio. La saman jaron, li publikigis sian unuan libron pri la analizo de urino, kiu reprezentas por tiu tempo la plej grandan kemian ellaboron helpantan kuracistojn kompreni kaj diagnozi multajn malsanojn.

En 1863 li publikigis libron pri la kemio de la galŝtonoj. Li izolis kaj klasifikis galajn pigmentojn de ĉi tiuj objektoj.

En 1866 li estis nomumita kemiisto en la medicina sektoro de la Privata Konsilio. Ŝajne, li komencis esplori la efikojn de ĥolero sur la cerbo. Ĉi tiuj unuaj esploroj estis la fono de lia ĉefa originala verko pri la kemiaj eroj de la cerbo. Ekde 1871 li plenumis sian esploradon hejme en sia privata laboratorio.

En 1884 aperis la unua angla eldono de lia fama "Traktaĵo pri la kemia konstitucio de la cerbo (Baillière, Tindall kaj Cox, Londono)". Germana traduko aperis en 1901 en Tübingen.

Dum siaj kontinuaj esploroj pri bova cerbo, li montris, ke "Protagono", priskribita de Richard Liebreich (1830-1917) kiel unika substanco formanta la cerbon, estis miksaĵo de lecitinoj, cefalinoj kaj mielinoj sub la formo de fosfatidoj.

Li identigis la sfingomielinon, la sulfatidojn kaj cerebrosidojn en la cerbo. Li nomis ĉi tiujn novajn substancojn el la greka kaj studis ilian distribuon en la griza kaj blanka substanco.

Li tre fieris pri sia laboro kaj tiel skribis, ke "ili posedas fundamentan gravecon kaj ĉiuj estontaj evoluoj pri kemia neŭrologio devas komenciĝi ekde ili kiel bazo" kaj "Kiam la normala konsisto de cerbo estos konata ĝis la plej ekstrema ero, tiam patologio povas komenci sian serĉadon de eksternormaj komponaĵoj aŭ malordoj de kvantoj ".

Thudichum estis kontestata figuro kaj li estis plejparte suspektita kaj kritikita. Lia famo estas tute postmorta. Efektive, li kelkajn jarojn poste estis konsiderata la unua angla biokemiisto (Otto Rosenheim).[2]

Frazo de Thudichum[redakti | redakti fonton]

Kiam la normala komponado de la cerbo estos konata ĝis la plej ekstrema ero, tiam patologio povos komenci sian serĉadon de eksternormaj komponaĵoj aŭ malordigo de kvantoj ... estas probable, ke per la helpo de la kemio, multaj malordoj de la cerbo kaj menso, kiuj estas nun obskuraj, fariĝos precize difinebla kaj pretebla je preciza traktado, kaj kio nun estas objekto de maltrankvila empirio, tio fariĝos io por la fiera ekzercado de ekzakta scienco (Thudichum, 1884)[3]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]