Johann Melchior Goeze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Melchior Goeze
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1717 (1717-10-16)
en Halberstadt
Morto 19-an de majo 1786 (1786-05-19) (68-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Familio
Frat(in)o Johann August Ephraim Goeze
Okupo
Okupo teologo
vdr

Johann Melchior GOEZE (naskiĝinta la 16-an de oktobro 1717 en Halberstadt, mortinta la 19-an de majo 1786 en Hamburgo) estis germana teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la lerneja frekvento en Halberstadt kaj Aschersleben Goeze studis ekde 1734 teologion en Jena sed sekvis ankaŭ prelegojn de matematiko kaj fiziko. Poste li iris al Halle (Saale), en 1737, kaj defendis tie sub Alexander Gottlieb Baumgarten sian disertacion. Reveninte al Aschersleben li anstataŭis la malsanan patron kaj elektitis en 1741 Adjunctus ministerii. Komence de 1742 li estis ordinita, iĝis en 1744 diakono ĉe la Kirko Sankta Stefano estante naŭ jarojn kolego de la patro. En 1750 li iĝis vica, en 1751 unua predikisto ĉe la Kirko Sankta Spirito en Magdeburgo. De tie la hamburganoj venigis lin en 1755 por nomumi lin ĉefan pastoron ĉe la Kirko Sankta Katarino. Ekde 1760 li estis (ĝis la libervola demisio en 1770) krome estro de la Spirita ministerio. Jam akcepti la elekton je ĉefpastoro ne estis facile por li. Nur premite de la konsilantaro li ekpretis. Goeze estis 39-jaraĝa, energia teologo kaj ŝatata predikisto, kaj kvazaŭ sur la kulmino de la vivo kiam li kolektigis grandan aŭskultantaron en Hamburgo en la Katarino-kirko. Lia unua deĵorperiodo en Hamburgo estis trankvila. Ĝi permesis al li verki. Li ekzemple publikigis du predikojn okaze de la Tertremo de Lisbono kaj kritikis la troigon de masko-portado dum la tempo de pasiono.

Kvereloj pri kristanaj verecoj[redakti | redakti fonton]

Liaj predikoj aktualis kaj estis pure luteranaj, plenaj de severeco kaj respondecemo - kio provokis kaj respekton kaj primokadon. Pamfletoj kaj flugfolioj interŝanĝiĝis. Ili atestas kverelon akran kun Anton Friedrich Büsching, I. L. Schlosser (Theaterstreit), J. S. Semler (Verteidigung der Complutensischen Polyglotten), J. G. Alberti kaj A. F. Cranz hatte; sed aparte li havis alian opinion de tri iluminismuloj: Johann Bernhard Basedow (de kiu Schleiermacher diris ke ties skribitaĵoj kontraŭus la reveliĝan karakteron de kristanismo), kun C. F. Bahrdt – kontraŭ kies sentimentoza traduko de la Nova Testamento Goeze oponis per la verko Beweis, daß die Bahrdtsche Verdeutschung des Neuen Testamentes keine Übersetzung, sondern nur eine vorsätzliche Verfälschung und frevelhafte Schändung der Worte des lebendigen Gottes sei (Hamburg 1773) – kaj kun Gotthold Ephraim Lessing. La lukto kun la laste menciita iĝis speciala ĉapitro en la historio. Goeze eĉ akiras la moknomon Papo de Harmonio. Li publikigis de 1774-77 la verkon Fragmente eines Ungenannten. Ili originas el la verko Die Apologie oder Schutzschrift für die vernünftigen Verehrer Gottes, de Hermann Samuel Reimarus, profesoro ĉe la Gimnazio de Hamburgo.

En Hanovro direktoro Schumann ekkritikis tiujn tezojn, en Wolfenbüttel la superintendanto Rehs. En Hamburg intermiksiĝis Goeze (decembro 1777) kaj kontraŭbataladis la iluminismon. Li malŝatis ke Lessing eldonigis la wolfenbüttel-ajn fragmentojn kaj taksas tion atako je la kristana fido. Goeze tute ne malŝatis sian kontraŭulon kaj ankaŭ Lessing inverse laŭdis lin. Ambaŭ kverelis, unuope antaŭ diversaj fonoj spiritaj. Lessing iomete superis koncerne lingvon, stilon kaj argmentojn- ne mire, ĉar Goeze baziĝis sur la ortodoksio defendante la savofaktojn de kristanismo. Li kontraŭis la planon fari la kristanismon religio de racio. Sed el la plej profunda koro li ne nur estis kontraŭ la fragmentoj de Wolfenbüttel sed kontraŭ la neo de mirakloj kaj revelacioj en la Sanktaj skribaĵoj ĝenerale. Pro tio ne eblis al Goeze esti tolerema: lia tasko estis ne malpli ol defendi la kristanismon kaj ĝian historion pri Dio!

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • I.a. Predigten in: Ph. Kohl, Slg. versch. Predigten v. d. Auferstehung d. Todten II, Hamburg u. Leipzig 1741
  • Ph. Kohl, Slg. auserlesener Canzelreden…, 3 T, Magdeburg 1754-56
  • J. M. Kraft, Theol. Bibl. IX, S. 305 ff., XII, S. 280 ff., 555 ff.
  • Erweis u. Vertheidigung d. einigen, wahren u. richtigen Begriffs v. d. Auferstehung d. Todten nach d. Schr., gegen… Herrn Basedow, aufgewärmten Irrtümer d. Socinianer u. Einwürfe d. Naturalisten, Hamburg 1764
  • J. M. G.s… Predigt v. d. Gebete d. Unmündigen u. d. Kinder, vor d. v. … Herrn Basedow, in s. Schrr. ausgestreuten verderbl. Vorschlägen zu e. d. Willen Gottes entgegenlaufenden Kinderzucht u. a. grundstürzenden Irrtümern pflichtmäßig u. gewissenhaft zu verwarnen, ebd. 1764
  • Etwas Vorläufiges gegen d. Herrn Hofrath Lessings mittelbare u. unmittelbare feindselige Angriffe auf unsere allerheiligste Rel. u. auf d. einigen Lehrgrund ders. Hl. Schr., ebd. 1778
  • Protestation gegen d. v. d. Herrn Vf. der Teufel ihm beigelegte zweideutige u. schmähende Lob, ebd. 1785
  • Versuch e. Historie d. gedr. Niedersächs. Bibeln, Halle 1775.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • J. D. Winkler, Nachrr. v. Niedersächs. berühmten Leuten u. Familien, Hamburg 1768 f., S. 73-91
  • J. Geffken, in: Zs. d. Ver. f. Hamburg. Gesch. 3, 1851, S. 56-77 (üb. G.s Streit mit Schlosser)
  • F. L. Hoffmann, J. M. G. u. s. Sohn Gottl. Fr. Goeze, 1852
  • G. R. Röpe, J. M. G., Eine Rettung, 1860; A. Boden, Lessing u. G., Ein Btr. z. Lit. u. KG d. 18. Jh. zugleich als Widerlegung d. Röpe'schen Schr. …, 1862
  • I. H. Höck, Bilder aus d. Gesch. d. Hamburg. Kirche, 1900
  • S. Schöffel, in: Das luth. Hamburg, Festschr. z. XX. Haupttagung d. Luth. Einigungswerkes in Hamburg-Altona, hrsg. v. Th. Knolle, 1928
  • B. Diederich, Hauptpastor G. der stärkste u. unbesiegte Gegner Lessings, in: Hamburg. Kirchenztg., 1936, Nr. 7
  • I. Sommer, Die Wolfenbüttler Fragmente, eine zeitgemäße Erinnerung in d. Glaubenskampf d. Gegenwart, ebd., Nr. 10
  • Hans Höhne, Johan Melchior Goeze. Stationen einer Streiterkarriere, Münster in Westphalia: Lit, 2004, (=Vergessene Theologen; vol. 3). ISBN 3-8258-7784-1
  • Heimo Reinitzer and Walter Sparn (eds.), Verspätete Orthodoxie. Über D. Johann Melchior Goeze (1717-1786), Wiesbaden: Harrassowitz, 1989, (=Wolfenbütteler Forschungen; vol. 45). ISBN 3-447-02976-5
  • Georg Reinhard Röpe, Johan Melchior Goeze, Hamburg: 1860
  • Heimo Reinitzer (ed.), Johann Melchior Goeze 1717-1786, Hamburg: Wittig, 1986, (=Vestigia bibliae; vol. 8). ISBN 3-8048-4332-8
  • Ernst-Peter Wieckenberg, Johan Melchior Goeze, Hamburg: Ellert & Richter, 2007, (=Hamburger Köpfe). ISBN 978-3-8319-0294-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]