Johann Nepomuk Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Nepomuk Beck
Johann Nepomuk Beck
Johann Nepomuk Beck
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de majo 1827(nun 1827-05-05)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 9-an de aprilo 1904
en Hungario Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Joseph Beck
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Johann Nepomuk Beck [bek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beck János Nepomuk estis hungaria (praktike germana) operkantisto, (baritono).

Johann Nepomuk Beck

Johann Nepomuk Beck[1] naskiĝis la 5-an de majo 1827 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 9-an de aprilo 1904 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Johann Nepomuk Beck devenis el juda familio. Li studis juron, samtempe kantoteknikon. Li debutis en 1846 en Germana Teatro (Pest). En la sekva jaro li apartenis al Hofoper kaj li prenis pliajn kantolecionojn. Inter 18481853 li kantis en Hamburgo, Wiesbaden, Bremeno, Kolonjo, Duseldorfo, Majenco, Würzburg, Wiesbaden kaj Frankfurto ĉe Majno, fine li revenis al Vieno. Li kantis 3 jardekojn en la Hofoper, dum li estis gastkantisto de Nacia Teatro (Pest) en 1857 kaj 1862. Lia lasta operprezento okazis en 1885. En la malfruaj 1880-aj jaroj Beck komencis montri signojn de mensa malstabileco kaj estis metita en frenezulejon en Inzersdorf. Baldaŭ lia filo flegis lin, sed la filo mortis pli frue en 1903. Nepomuk Beck ricevis la titolon "imperiestra kaj reĝa ĉambela kantisto" en 1862.

Lia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]