Johano Karlo la 1-a (Hispanio)
Johano Karlo la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo Johano Karlo la 1-a
| |||||
Regado | 22-a de novembro 1975 – 18-a de junio 2014 | ||||
Antaŭulo | Francisco Franco (Diktatoro) | ||||
Sekvanto | Filipo la 6-a, lia filo | ||||
Kronado | 27-an de novembro 1975 | ||||
Ceteraj titoloj | Reĝo de Hispanio | ||||
Persona informo | |||||
Juan Carlos Alfonso Victor María de Borbón y Borbón Dos Sicilias | |||||
Naskonomo | Juan Carlos Alfonso Víctor María de Borbón y Borbón-Dos Sicilias | ||||
Naskiĝo | 5-an de januaro 1938 en Ŝablono:Flagicon Romo, Italio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Loĝloko | Palaco de la Zarzuela vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Instituto San Isidro • Villa St. Jean International School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Burbonoj | ||||
Patro | Juan de Borbón y Battenberg | ||||
Patrino | María de las Mercedes de Borbón-Dos Sicilias | ||||
Gefratoj | Infanta Margarita, Duchess of Soria • Infanta Pilar, Duchess of Badajoz • Infante Alfonso of Spain vd | ||||
Edz(in)o | Sofia de Grekio (1962) | ||||
Amkunulo | Marta Gayà • Corinna zu Sayn-Wittgenstein • Bárbara Rey vd | ||||
Infanoj | Elena de Borbón y Grecia Cristina de Borbón y Grecia Felipe de Borbón y Grecia | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • aristokrato • suvereno vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johano Karlo la 1-a, hispane Juan Carlos DE BORBÓN Y BORBÓN [ĥŭan' karlos de borbon' i borbon'], (naskiĝis la 6-an de januaro 1938 en Romo en ekzilo) estis reĝo de Hispanio ekde 1975 ĝis 2014, filo de Juan de Borbón y Battenberg kaj nepo de reĝo Alfonso la 13-a.
Li mortigis akcidente en marto de 1956 sian pli junan fraton Juan Carlos en la familia domo Villa Giralda en Estoril, Portugalio.
Li edziĝis kun Sofia de Grekio (1962) kaj en 1969 estis proklamita princo de Hispanio kaj sekvanto de Francisco Franco kiel regnestro, kun titolo de reĝo. Kiam mortis Franko, la hispana parlamento proklamis Johanon Karlon la 1-an kiel reĝo. Ĉefo de la hispana reĝa familio (dinastio Burbonoj) tra la rezigno de sia patro (1978), li ratifis kaj aprobis la konstitucion de 1978. Dum la puĉo de 23-a de februaro 1981, li sukcesis teni la armeestrojn lojalaj al demokratio.
En 2012 - ankoraŭ honorprezidanto de WWF en Hispanio - li partoprenis en ĉasado je elefanto en Bocvano, dum kio li suferis akcidenton. Tio okazigis polemikon en la tuta lando ĉar la antaŭan semajnon la reĝo estis deklarinta ke la malfacilaĵoj de junuloj hispanaj por trovi laborpostenojn sendormigis lin kaj tuj poste li foriris ĉasturismi al Afriko.
En junio 2014 Johano Karlo abdikis kaj lasis la tronon al sia filo Filipo la 6-a.