Johano Malalaso
Johano Malalaso | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 490 en Antioĥio |
Morto | 30-an de novembro 577 (87-jaraĝa) en Konstantinopolo |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Bizanca imperio |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Verkoj | Chronographia |
Johano Malalaso (aŭ Malalo aŭ Malelo), naskiĝis en Antiokio kie pasigis grandan parton de sia vivo. La nomo Malalaso (aŭ el la sirilingvo malâlâ, «retoro»), rivelas lian originon.
Eble komence de la regno de Justiniano li transloĝiĝis al Konstantinopolo. Tiel almenaŭ allasus la lasta libro de lia “Kronologio” ekskluzive temanta pri la regno de de Justiniano. Tamen, ne ĉiuj filologoj akordiĝas en la atribuado al li, ĉar la monofizitaj pozicioj de Malalaso malmulte akordiĝas kun la absoluta ortodoksio esprimita en ĝi.
De la Kronografio (Χρονογραφία), kies komenco kaj fino perdiĝis, plurestas 18 libroj. Ankaŭ se laŭintence ĝi devis komenciĝi el la kreo de la homo, fakte en la nuna kondiĉo, la unua temo traktita estas la mitaj originoj de Egiptio; oni konkludas per la ekspedicio al Afriko de Marciano, nepo de Justiniano.
Karakterizoj de la verko
[redakti | redakti fonton]Se oni ekskludas la periodon de Justiniano kaj de liaj plej proksimaj antaŭuloj, jaroj pri kiuj Malalaso liveras apartaĵojn neliveritajn de aliaj historiistoj, la verko ne montras grandan historian valoron. Ne nur ĝi entenas anakronismojn, ripetojn kaj multajn dikajn erarojn, sed, en simpla kaj popola stilo, ofte indulgas al mirinda kaj fantasta, koncentriĝante sur kuriozaj faktoj kaj personoj – altiraj, tamen, por malalte kulturita publiko – kaj preterlasas, male, historiajn okazaĵojn kun vasta koncerno.
La graveco de la teksto kuŝas prefere en la fakto ke ĝi estas la unua vera atesto pri historiogrfia popola “ĝenro kroniko”, kiu tre favoran sorton havos en Bizanco, almenaŭ ĝis la fino de la 9-a jarcento.
Spite de la nombraj fontoj cititaj, eble Malalaso ne disponis pri granda skribita dokumentado (sendepende de tiu konservita en la arkivoj de Antiokio). Krome, eblas ke liaj fontoj baziĝis sur aliaj kronikoj perditaj. Malalaso mem, tamen, estis grande konsiderita ĉe siaj samtempuloj kaj postaj aŭtoroj, ĝis fariĝi li mem aŭtoritata fonto por ili. De la “Kronografio”, krome, oni faris tradukon ankaŭ al la slava lingvo, hodiaŭ perdita, kiu konstituis la bazon por sinsekvaj slavaj kronikoj; unu estis farita en versio gruzuja.
Spite de sia eksterordinara popoleco, la verko estas transdonata de ununura manuskripto, la “Baroccianus, 128, c. 12 (11-a jarcento), nun en la Biblioteko Bodleian de Oksfordo, kaj eĉ en formo de kompendio.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Johannes Thurn (ed.) 2000, Ioannis Malalae Chronographia, Corpus fontium historiae Byzantinae 35 (Berlin, New York: Walter de Gruyter) ISBN 3-11-008800-2 (kritika eldono)
- Elizabeth Jeffreys, Michael Jeffreys, Roger Scott et al. 1986, The Chronicle of John Malalas: A Translation, Byzantina Australiensia 4 (Melbourne: Australian Association for Byzantine Studies) ISBN 0-9593626-2-2 (angla traduko)
- J. Beaucamp et al., La Chronique de Jean Malalas (VIe s. à.Chr.). Actes du colloque d'Aix-en-Provence (21-23 mars 2003), Monographies, Travaŭ et Mémoires, Paris 2004.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Translation of the 8th book os Malalas' Chronografia
- germane Johannes Malalas nel Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon
- Opera Omnia dal Migne Patrologia Graeca con indici analitici.