Johano de Beverley
Sankta | |||||
Johano de Beverley | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefepiskopo de Jorko | |||||
![]() Statuo de Johano de Beverley
(en Beverley Minster) | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | dato mankas en Harpham | ||||
Morto | 7-an de majo 721 en Beverley | ||||
Tombo | Beverley Minster [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Northumbria [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto [#] | ||||
| |||||
Episkopo de Hexham | |||||
Dum | 687-... | ||||
Ĉefepiskopo de Jorko | |||||
Dum | 705–... | ||||
Sanktulo | |||||
Kanonizo | 1037 | ||||
Festotago | 7-a de majo | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johano de Beverley (mortis la 7-an de majo 721) estis anglosaksa episkopo de Hexham kaj poste ĉefepiskopo de Jorko, Anglio, kaj sanktulo. Li fondis la urbon Beverley, Jorkŝiro.
Frua vivo[redakti | redakti fonton]
Li devenis de nobela familio de Northumbria kaj naskiĝis ĉe Harpham, vilaĝo en East Riding of Yorkshire. Laŭ iuj fontoj li edukiĝis ĉe Oksfordo: laŭ aliaj, sub Adriano, abato de Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury).
Dum iom da tempo li estis monaĥo ĉe la abatejo de Whitby, kie Hilda de Whitby estis abatino.
Episkopo[redakti | redakti fonton]
En 687 li estis konsekrata episkopo de Hexham, kaj en 705 ĉefepiskopo de Jorko. Li ordinis la historiiston Bede.
Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]
Ĉirkaŭ 717 li demisiis, kaj eniris monaĥejon kiun li mem fondis ĉe Beverley. Tie li mortis en 721.
Li estis kanonizata en 1037, kaj lia fest-tago estas la 7-a de majo. En Anglio li estis tre populara sanktulo dum la mezepoko kaj pro tio Beverley iĝis riĉa urbo. En 1295 Eduardo la 1-a (Anglio) fondis ĉapelon en la kolegiata preĝejo de Beverley kie, en 1307, la restaĵoj de Johano estis reentombigataj.
Henriko la 5-a atribuis sian sukceson dum la Batalo de Azincourt al la mirakla helpo de Johano de Beverley, kies tombo laŭdire fluis per sango kaj oleo la tagon de la batalo.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
Krom leteroj, Johano de Beverley estis verŝajne la aŭtoro de komentario pri la Evangelio laŭ Luko. Ĉiuj liaj verkoj perdiĝis.