John Edmonstone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
John Edmonstone
Persona informo
Naskiĝo
en Demerara
Morto
Okupo
Okupo taxidermist
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

John EDMONSTONE estis sklava nigrulo probable naskiĝinta en Demerara, Brita Gujano (nuntempa Gujano, Sudameriko), iu poste akiris liberon. Li lernis taksidermion el Charles Waterton, kies bopatro Charles Edmonstone (1793, Cardross Park, Dumbarton, Skotlando - 1822, Demerara, Brita Gujano) havis plantejon en Demerara.[1][2]

Post sia liberigo, Edmonstone venis al Glasgow kun sia iama mastro, Charles Edmonstone. El tie li translokiĝis al Edinburgo (37 Lothian Street), kie li instruis taksidermion al studentoj de la Universitato de Edinburgo, inklude Charles Darwin.[1][2]

Edmonstone havigis al Charles Darwin inspirantajn rakontojn pri tropika pluvarbaro en Sudameriko kaj eble tio kuraĝigis Darwin al tiea esplorado. La taksidermio kiun Darwin lernis el Edmonstone ege helpis lin dum la Vojaĝo de la Beagle.[1][2]

Edmonstone estis konsiderita kiel unu el la "100 Grandaj Nigraj Britoj"[3].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 . BBC - Radio 4 Making History - Latest programme (angle). Alirita 2018-01-02.
  2. 2,0 2,1 2,2 Toespraak Mcewen (eng) (2005-12-23). Arkivita el la originalo je 2005-12-23. Alirita 2018-01-02.
  3. 100 Great Black Britons - John Edmonstone. Alirita 2018-12-06.