John Field

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Field
Persona informo
John Field
Naskiĝo 26-an de julio 1782 (1782-07-26)
en Dublino
Morto 23-an de januaro 1837 (1837-01-23) (54-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Vvedenskoje-tombejo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco IrlandoReĝlando IrlandoRusia Imperio vd
Familio
Infanoj Leon Leonov vd
Profesio
Okupo pianistokomponistoinstruisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John FIELD (* 26-an de julio 1782 en Dublino; † 23-an de januaro 1837 en Moskvo) estis irlanda komponisto kaj pianisto. Li estas la inventinto de la nokturno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Field studis komence pianon je sia patro, kiu estis violonisto, kaj poste je Tommaso Giordani. Poste li translokiĝis al Londono, kie lie daŭrigis sian studon je Muzio Clementi. En 1802 li vojaĝis kune kun Clementi al Parizo, unuflanke por prezenti pianojn, aliflanke por mem sinprezenti kiel pianisto. En 1803 ambaŭ iris al Sankt-Peterburgo en Rusio, kie Field poste restis kaj famiĝis kiel artisto kaj instruisto, kio ne malhelpis lin plue entrepreni multajn koncertoturneojn. Ekde 1822 li vivis en Moskvo.

Field estas la unua komponisto, kiu komponis nokturnojn, unumovimentaj karakterpecoj por piano, kiujn karakterizas kanteca trankvila melodio (plejofte en la dekstra mano) kaj vastetenda akompanado per arpeĝataj akordoj (plejofte en la maldekstra mano). Ĉi tiuj pecoj ege influis sur Frédéric Chopin, kiu mem komponis 21 nokturnojn. Pro tio, ke la entute 18 nokturnoj de Field estas la unuaj unumovimentaj karakterpecoj por piano, oni povus rigardi ilin kiel gravaj antaŭantoj por multaj aliaj romantismaj komponistoj, ekz. Felix Mendelssohn Bartholdy, Robert Schumann, Franz Liszt kaj Edvard Grieg.

Field komponis sep pianokonĉertojn, el kiuj la dua (de 1811) eble estas la plej fama, kvankam la kvaran (de 1819) oni ofte rigardas kiel muzike pli valora. Krome ekzistas je aliaj orkestroverkoj tri rondeloj kaj transskribo de la 12-a nokturno de Field, plue grandnombro da komponaĵoj por piano sola, ĉambromuzikaj verkoj kaj kelkaj malmultaj voĉkantaj verkoj.

Field kaj Mozart ambaŭ asertis: „Oni ludo kun monero jsur la manoj“, kaj la moneroj ne defalu dum la ludado.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Cecil Hopkinson: A bibliographical thematic catalogue of the works of John Field. Selbstverlag, London 1961
  • Patrick Piggott: The life and music of John Field. 1782-1837. Creator of the nocurne. Faber & Faber, London 1973, ISBN 0-571-10145-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]