John Ore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Ore
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1933 (1933-12-17)
en Filadelfio
Morto 22-an de aŭgusto 2014 (2014-08-22) (80-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

John Thomas Ore (naskiĝis la 17-an de decembro 1933 en Filadelfio) estas usona ĵaz-basisto.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

John Ore studis violonĉelon ĉe la New School of Music en Filadelfio 1943-46 kaj kontrabason ĉe konservatorio Juilliard School en Novjorko en 1952. En la jaro 1953 li kunlaboris kun kantisto kaj gitaristo Tiny Grimes, kun George Wallington kaj Lester Young en 1954. Sekvan jaron li ludis ĉe Bud Powell, Ben Webster kaj Coleman Hawkins, en 1957 denove ĉe Powell. Ore havis en 1958 propran triopon, laboris en la sekva jaro liberprosfesie en Novjorko kaj estis ekde printempo de 1960 ano de la kvaropo de Thelonious Monk. Kun tiu ĉi li vizitis printempe de 1961 Eŭropon kaj ludis por la diskoj de Monk Monk’s Dream kaj Criss-Cross (Columbia Records, 1962). Post eksiĝo de Monk li laboris liberprofesie, koncertvojaĝis kun la orkestro de Earl Hines kaj kunlaboris kun Sun Ra. Dum la sekvaj jaroj Ore havis nur malmultajn prezenteblecojn; en la 1990-aj jaroj ekestis diskoj kun baritonsaksofonisto Cecil Payne.

Diskografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

  • Elmo Hope: Meditations, Hope meets Foster (Prestige Records, 1955)
  • Freddie Redd: Piano East - Piano West (Prestige, 1955)
  • Steve Lacy: The Straight Horn of Steve Lacy (Candid Records, 1960)
  • Sun Ra: Cosmic Tones for Mental Therapy (1963) kaj Art Forms of Dimensions Tomorrow (1965) (ambaŭ aperis ĉe El Saturn Records)
  • Thelonious Monk: Monk in France kaj Monk in Italy ( ambaŭ aperis ĉe Riverside Records, 1961); Monk’s Dream (Columbia Records, 1962)
  • Billy Bang: A Tribute to Stuff Smith (Soul Note, 1992) kun Sun Ra
  • Cecil Payne: Cerupa (1993) kaj Scotch & Milk (1996) ( ambaŭ aperis ĉe Delmark Records)
  • Eric Alexander: Up, Over & Out (Delmark, 1995)
  • Lester Young: The Complete Studio Sessions On Verve 1946-59 (Verve, 1999)

Literaturo[redakti | redakti fonton]