José Gaos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Gaos
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1900 (1900-12-27)
en Ĥiĥono
Morto 10-an de junio 1969 (1969-06-10) (68-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco MeksikoHispanio vd
Profesio
Okupo filozofotradukisto • universitata instruisto vd
Doktoreca konsilisto Xavier Zubiri vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José GAOS y González-Pola (Gijón, 26a de decembro 1900 - Meksikurbo, 10a de junio 1969)​ estis hispana filozofo kaj tradukisto, ekzilita aŭ «transterrado» —kiel li mem nomiĝis— en Meksikon ekde 1938, post la Hispana Enlanda Milito. Li ricevis la meksikan ŝtatanecon en 1941 kaj tie elstaris kiel tradukisto de germana filozofio por la eldonejo Fondo de Cultura Económica, farinte tion antaŭe por la Revista de Occidente dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Kun Wenceslao Roces kaj aliaj ekzilitoj —ĉefe en Meksiko—, li estis unu el la ĉefaj tradukitoj kaj disvastigantoj de la germana kulturo en Latinameriko.​

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li gradiĝis en Filozofio ĉe la Centra Universitato de Madrido en 1923. Li ricevis influojn de la germanaj filozofoj Edmund Husserl, Martin Heidegger kaj Nicolai Hartmann, kaj estis lernanto de la hispanaj filozofoj José Ortega y Gasset, Manuel García Morente kaj Xavier Zubiri. Poste li doktoriĝis en Filozofio en la sama universitato pere de disertacio titolita La crítica del psicologismo en Husserl (La kritiko de la psikologiismo en Husserl) en 1928.

Li ekkarieris kiel instruisto de norvega en Valencio (1925-1930), poste instruis Filozofion en la mezlernejo de Leono (1928-1930), poste Logikon kaj Teorion de la Sciaro en la Universitato de Zaragozo (1930-1936) kaj, finfine, de Enkonduko al la Filozofio kaj Filozofio kaj Didaktiko en la Universitato de Madrido (1933-1939), kie li iĝis rektoro. Tial li devis ekziliĝi dum la milito al Meksiko, tie li unue prelegis, poste iĝis profesoro. Li faris pli ol 70 tradukojn, el kiuj 59 estis publikigitaj. Inter liaj tradukaĵoj al la hispana estas verkoj de Martin Heidegger (1889-1976), Max Scheler (1875-1928), Georg Wilhelm Friedrich Hegel (1770-1831), Edmund Husserl (1859-1938) kaj Johannes Hessen (1889-1971), inter aliaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Obras Completas, Universidad Nacional Autónoma de México.
  • La crítica del psicologismo en Husserl (doktoriga disertacio, 1928).
  • La filosofía de Maimónides (1940).
  • Dos ideas de la filosofía (Pro y contra de la filosofía de la filosofía) (kun Francisco Larroyo, 1940).
  • Antología filosófica. La filosofía griega y Antología de la filosofía griega (1941).
  • El pensamiento hispanoamericano (1944).
  • Dos exclusivas del hombre: la mano y el tiempo (1945).
  • Antología del pensamiento en lengua española en la edad contemporánea (1945).
  • Filosofía de la filosofía (1947).
  • Método para resolver los problemas de nuestro tiempo (La filosofía del Prof. Northrop) (1950).
  • Introducción a El ser y el tiempo de Martin Heidegger (1951) ISBN 978-96-816-2444-6.
  • En torno a la filosofía mexicana (1952).
  • Filosofía mexicana en nuestros días (1954).
  • La filosofía en la universidad (1956).
  • Ensayos sobre Ortega y Gasset (1957).
  • La filosofía en la universidad. Ejemplos y complementos (1958).
  • Confesiones profesionales (1958).
  • Discurso de filosofía y otros trabajos sobre la materia (1959).
  • Once por ciento (1959).
  • Introducción a la fenomenología (1960).
  • Crítica del psicologismo en Husserl (1960).
  • Orígenes de la filosofía y su historia (1960).
  • Sobre enseñanza y educación (1960).
  • Las críticas de Kant (1962).
  • Doce por ciento (1962).
  • Filosofía contemporánea (1962).
  • De antropología e historiografía (1967).
  • Del hombre (1970).
  • Historia de nuestra idea del mundo (1973).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José Gaos en la hispana Vikipedio.