José Mariano da Conceição Veloso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Mariano da Conceição Veloso
(1742-1811)
Quinografia Portugueza, verko eldonita en 1799.
Quinografia Portugueza, verko eldonita en 1799.
Persona informo
Naskiĝo 14-a de oktobro1742
en São José del-Rei, Rio das Mortes, Minas Gerais]],  Brazilo
Morto 14-a de julio 1811
en Rio de Janeiro,  Brazilo
Religio katolikismo vd
Lingvoj latinaportugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Profesio
Okupo botanikistoreligiuloinstruisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frei VelosoJosé Mariano da Conceição Veloso (1742-1811) estis brazila sacerdoto, profesoro, misiisto kaj botanikisto. Lia patrino Rita de Jesus Xavier, estis fratino de Antônia da Encarnação Xavier, patrino de Joaquim José da Silva Xavier (1746-1792), pli konata kiel Tiradentes, brazila heroo en la lukto pri sendependeco de Brazilo antaŭ Portugalio. Do li estis kuzo de Tiradentes. Frei Veloso estis elstara figuro en la scenejo de lumoj kaj sciencoj de Portugalio en la 18-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

O Fazendeiro do Brasil,
verko eldonita en Lisbono, en 1806.

Kiam li estis 19-jara, tiam li eniris en la franciskana konvento de Sankta Boaventura de Macacu, en Nova Friburgo. Pli malfrue li translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro kaj ekstudis filozofion kaj teologion en la konvento de Sankta Antono, kie li ordiniĝis, en 1766. En 1771, li estis indikita kiel docento pri geometrio en la konvento de Sankta Paŭlo, kaj en 1779, li elektiĝis kiel profesoro pri retoriko.

Li donis lecionojn pri naturhistorio en la konvento de Sankta Antono, kie li transformis sian dormoĉelon en muzeon kaj herbejon, fariĝinte memlerna naturalisto. Inter 1783 kaj 1790, invitata de la vic-reĝo Luís de Vasconcelos e Sousa (1742-1780), li estris botanikan ekspedicion far la kapitanlando Rio-de-Ĵanejro kies celo estis preni kaj priskribi la flaŭro en Rio-de-Ĵanejro al la Reĝa Muzeo kaj Botanika Ĝardeno da Ajuda, en Lisbono, kaj tiu materialo estis uzata en lia postmorta publikaĵo, "Flora Fluminensis".

En la fino de la vicregado de Vasconcelos e Souza, en 1790, li akompanis lin revene al Portugalio, kaj portis grandegan kvanton da materialo al la muzeo uzata en studoj kaj esploro. Inter 1779 kaj 1801 li laboris en la Tipografio de la "Arko do Cego", kiu publikigis verkojn pri naturhistorio kaj scienca disvastigo. Li venis al Brazilo, kiel partoprenanto de la misio kiu portis la reĝan familion al Brazilo, en 1807.

Sub la gvidado de Jozefo Mariano, brazilaj studentoj de la Universitato de Koimbro estis komisiitaj pri tradukado de avancitaj esploroj pri agrikulturo, maŝinaro, sciencoj kaj artoj, produktante traktaĵojn kiu estis senditaj al la guberniestroj de la provincoj en Brazilo.[1] Frato Velozo ne doktoriĝis en la Universitato de Koimbro, sed en 1790, li laboris kun Martim Francisco Ribeiro de Andrada e Silva (1775-1844) kaj Hipólito José da Costa (1774-1823) kaj disvolvis altvaloran klopodojn en la kampo de agrikulturo kaj nomenklaturo de 1700 plantoj.[2]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Luís de Vasconcelos e Sousa (1742-1780)
  • Grafo de Linhares (1755-1812)
  • Jean-Antoine Chaptal (1756-1832) Velozo tradukis la verkon "Élemens de chimie" (Fundamentoj de kemio), publikigita de Chaptal inter 1790 kaj 1803.
  • Hipólito José da Costa (1774-1823)
  • Martim Francisco Ribeiro de Andrada e Silva (1775-1844)

Referencoj[redakti | redakti fonton]