José Ramón Rodil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el José Rodil)
Jump to navigation Jump to search
José Ramón Rodil

José Ramón Rodil y Gayoso (o Galloso) Campillo,[1][2] vicreĝo de Navaro, Markizo de Rodil kaj Vicgrafo de Trobo (Santa María de Trobo, Lugo, 5-a de februaro de 1789 - Madrido, 20a de februaro de 1853), estis militisto hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis en la Milito de Hispana Sendependiĝo ĉe roto formita de volontuloj de la Universitato de Santiago de Compostela en 1808.

Poste iris al Peruo kie li iĝis komandanto (1817) kaj em Arekipa organizis batalionon, kun kiu li iris plifortigi la monarkisman armeon kiu rezistis en Ĉilio. Li partoprenis en la bataloj de Talka, Cancha Rayada kaj Maipú. Reveninte al Lima li iĝis kolonelo (1820) en Kajao.

La Batalo de Ajakuĉo finigis la vicreĝlandon peruan, sed Rodil, militkomandanto de la fortikaĵoj de Kajao, malkceptis la kapitulacon de Ajakuĉo fidante je la ricevo de helpaj trupoj senditaj el Hispanio. Sieĝata tere kaj mare, en la Fortikaĵo Real Felipe kaj la kasteloj de la haveno li rezistis sieĝon de preskaŭ du jaroj, kun sendependentistaj dizertuloj kiuj unuiĝis al li. Fine, la 22an de januaro de 1826 kiam preskaŭ ĉiuj soldatoj estis mortintaj kaj la supervivintoj nutris sin el ratoj Rodil akceptis kapitulaci antaŭ la komandanto de la sieĝo nome la generalo venezuela Bartolomé Salom. Rodil akiris dignajn kondiĉojn en la kapitulaco, kaj alportis kun si la hispanajn flagojn de siaj regixmentoj, kiuj estis la lastaj kiuj abandonis Peruon. Per la malvenko de Kajao, malaperis la lasta hispana armeo de Sudameriko. Li revenis al Hispanio en 1826.

Post la morto de Fernando la 7-a, li respondecis por la persekutado kaj kapto de la pretendanto al la hispana trono nome Karlo Maria Isidro de Burbono, frato de la mortinta reĝo, sed la tasko malsukcesis ĉar tiu rifuĝiĝis en Portugalio. Dum la Unua Karlisma Milito li estis nomumita ĉefgeneralo de la Norda Armeo kaj lasta vicreĝo de Navaro (1836-1843), lukits kontraŭ Zumalacárregui, kiu venkis lin, kio okazigis ties fulman elpostenigon.

Li estis fondinto kaj organizinto de la Cuerpo de Carabineros (dogangvardistoj) el 9a de marto de 1829 en tempo de la ministro de Trezoro Luis López Ballesteros. Poste li havis administrajn kaj politikajn postenojn kiaj Prezidanto de la Registaro de Hispanio en 1842, kaj antaŭe Ministro de Milito, Deputito kaj Senatano. Li apartenis al framasonismo ekde 1837 al 1851.

Li mortiĝis en Madrido la 20an de februaro de 1853, 64jaraĝa.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Manifiesto y causa del Teniente Jeneral Marqués de Rodil. Documentos importantes a la época contemporánea, publikitaj de li mem. Madrido, 1838.
  • Memoria del sitio del Callao, Madrido, 1955, de Escuela de Estudios Hispanoamericanos.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. JOSÉ RAMÓN RODIL Y CAMPILLO (1789-1853), Base Documental de Historia.
  2. "También aparece citado como Rodil Campillo, dado que el apellido materno era Galloso Campillo", ŝlipo en la Congreso de los Diputados. La plej komune uzata nomo estas José Ramón Rodil y Campillo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]