José de Palafox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Rajda statuo de José Palafox y Melci, en la placo José María Forqué de Zaragozo, verko de Ignacio Rodríguez "Iñaki", inaŭgurita en 2000[1]

José Rebolledo de Palafox y Melci, 1a Duko de Zaragozo (Zaragozo, 1776 — Madrido, 15a de februaro 1847) estis hispana militisto, liberala, kiu famis pro sia elstara partopreno kiel kapitan-generalo dum la sieĝo de Zaragozo en la Milito de Sendependiĝo kaj ricevis la nobelan titolon de duko de Zaragozo.

Dum 1808 Zaragozo suferis du sieĝojn fare de la francaj trupoj. Post la dua sieĝo, nome la 20a de februaro 1809, la Junta antaŭ kiu Palafox lasis la estrecon kapitulacis. La generalo estis enprizonigita kaj sendita al Vincennes ĉar li estis ĵurinta fidelecon al Jozefo Bonaparte kaj poste estis perfidinta lin. Tie li restis ĝis la 13a de decembro 1813 kiam oni subskribis la Traktato de Valençay.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Palafox». Zaragoza Escultura Urbana. [1] Konsultita la 28an de Aprilo 2017.