Saltu al enhavo

Josa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josa
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 44792
Demografio
Loĝantaro 37  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 0° 46′ U (mapo)40.9556067-0.7668018Koordinatoj: 40° 57′ N, 0° 46′ U (mapo) [+]
Alto 772 m [+]
Areo 28,228849 km² ( 282 2.8 849 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Josa (Provinco Teruelo)
Josa (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Josa
Josa (Hispanio)
Josa (Hispanio)
DEC
Situo de Josa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Josa [+]
vdr

Josa [ĤOsa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 98 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, inter Cortes de Aragón (okcidente) kaj Alcaine (oriente). Ĝi estas je 8 km de Cortes de Aragón, kie estas la ŝoseo A-222 Zaragozo-Teruelo, kaj sur la nepra vojo al Alcaine kaj Obón, apartenantaj al la Kultura Parko de la Rivero Martín. Ĝi estas en la nordo de la Iberia Sistemo. La loĝloko estas je 772 msm kun maksimuma alto de 1023 msm. La teritorio estas trapasata de malabundaj riveroj Sus kaj Radón, alfluantoj de Río Seco kaj rivero Martín, respektive.

Estas areo kun abundo de fosilioj de Juraso. En 1863 la hispana geologo Vilanova vizitis Josa, kaj tie priskribis cefalopodon Nautilus lacerdae. Aliaj esploristoj same faris ĉe Roloboceras arnaudi (Coquand), Roloboceras hispanicum kaj Megatyloceras (Sornay), kaj fine Mecochyrus Magnus (Vía Boada). Estas ankaŭ kuŝejo de dinosaŭroj de Kretaceo.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1328, Alfonso la 4-a vendis Huesa kaj ĝiajn domarojn, inter kiuj Josa, al Pedro de Luna, farante parton de la komunumaro Sesma de la Honor de Huesa ene de la komunumaro Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Josa kie oni malaltiĝis el 615 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 36 loĝantoj.

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj, iam safrano), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, krucmonumentoj, ermitejoj, panforno, muelejoj, vinkeloj, neĝujo, muzeoj pri paleontologio kaj pri motorcikloj kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]