Josef Krasoslav Chmelenský
Etoso
Josef Krasoslav Chmelenský | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1800 en Bavorov | |
Morto | 2-an de januaro 1839 (38-jaraĝa) en Prago | |
Etno | ĉeĥoj vd | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Karolo vd | |
Familio | ||
Patro | Jan Václav Chmelenský (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto kritikisto libretisto poeto literaturkritikisto vd | |
Aktiva en | Olomouc vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Josef Krasoslav CHMELENSKÝ (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1800 en Bavorov - mortis la 2-an de januaro 1839 en Praha) estis ĉeĥa poeto kaj libretisto de la unuaj ĉeĥaj operoj.
Li studis juron kaj filozofion, laboris kiel juĝeja oficisto en Prago kaj realigis listigon de havaĵo de la ĉefepiskopejo de Olomouc, pro kio li devis travojaĝi Moravion kaj Silezion - la impresoj respeguliĝis en lia poezio.
Li kontribuis al literaturaj kaj muzeaj gazetoj per propraj verkoj kaj per kritikoj literaturaj kaj teatraj.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Básně (Poemoj, 1823)
- Dráteník (Dratisto, 1826, opero de František Škroup)
- Oldřich a Božena (Ulriko kaj Boĵena, 1828, opero)
- Libušin sňatek (La edziniĝo de Libusa, 1832, opero)