Josef Seger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Seger
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1716 (1716-03-21)
en Řepín
Morto 22-an de aprilo 1782 (1782-04-22) (66-jaraĝa)
en Prago
Alma mater Universitato de Karolo
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • orgenistoviolonisto
vdr

Josef Seger (plennome Josef Ferdinand Norbert Seger, familia nomo ankaŭ SeegerSeegr) (naskiĝis la 21-an de marto 1716 en Řepín – mortis la 22-an de aprilo, 1782 en Prago) estis ĉeĥa-germana muzikkomponisto, violonisto kaj orgenisto.

Li estis disĉiplo de Bohuslav Matěj Černohorský; li vivtenis sin kiel kantisto kaj violonisto en diversaj pragaj preĝejoj. En la jaro 1741 li akiris prestiĝan postenon de orgenisto en la preĝejo de Týn en Prago kaj en 1745 en la pregexejo de la krucordeno. Liaj plej elstaraj lernantoj estis Jan Antonín Koželuh a Josef Mysliveček (Il Divino Boemo). En 1781 li klopodis akiri postenon de orgenisto en Vieno, sed li mortis pli frue, ol li povis eklabori tie.

Seger estis eksterordinare fruktodona komponisto. Li verkis plurajn centojn da orgenverkoj (preludoj, tokatoj, fugoj), mesojn, motetojn, psalmojn kaj preĝojn. Liaj verkoj estis parte duonforgesitaj dum la periodo de klasikismo kaj romantismo kaj estis remalkovritaj komence de la 20-a jarcento. Nuntempe li denove apartenas al popularaj kaj ofte ludaj orgenaŭtoroj.

Sondosieroj[redakti | redakti fonton]