Josef Václav Frič
Etoso
Josef Václav Frič | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Josef Václav Frič | ||
Naskiĝo | 5-an de septembro 1829 en Prago | |
Morto | 14-an de oktobro 1890 (61-jaraĝa) en Prago | |
Tombo | tombejo de Vyšehrad vd | |
Etno | ĉeĥoj vd | |
Lingvoj | ĉeĥa • angla • pola • franca • germana vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Josef František Frič (en) vd | |
Gefratoj | Antonín Frič (en) , Václav Frič (en) , Vojtěch Frič kaj Karel Frič (en) vd | |
Edz(in)o | Anna Sázavská (en) vd | |
Infanoj | Josef Jan Frič (en) , Jan Ludvík Frič (en) vd | |
Parencoj | František Kavalír (en) () Antonie Kavalírová (en) () Josef Kavalier (en) () vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | M. Brodský • A. Hron • Hynek Mostecký vd | |
Okupo | verkisto politikisto redaktisto poeto dramaturgo ĵurnalisto tradukisto vd | |
Laborkampo | Literaturo, teatro, redaktado, ĵurnalismo, traduko kaj politiko vd | |
Aktiva en | Parizo • Berlino • Budapeŝto • Zagrebo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Josef Václav FRIČ (naskiĝis la 5-an de septembro 1829 en Praha - mortis la 14-an de oktobro 1890 en Praha) estis ĉeĥa poeto.
Kiel 15-jarulo li forkuris el la hejmo, vivis en Hamburgo, Parizo, Londono, elprovis multajn profesiojn. En 1847 li revenis Prago kaj en 1848 aktive partoprenis ĉiujn revoluciajn agojn. Kiam lin minacis aresto, li fuĝis al Vieno, Zagrebo, poste li revenis Pragon kaj estis arestita. Prizonita ĝis amnestio en 1854. En 1858 denove arestita, en 1859 li povis foriri eksterlanden en diversaj urboj. Li laboris kiel redaktoro, politika propagandisto, ĵurnalisto. En 1879 li povis reveni Pragon.
El lia verkaro estas la plej valoraj liaj Memoroj, dum liaj poemoj kaj dramoj estas iom patosaj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Kochan Ratiborský (dramo, 1847)
- Upír (Vampiro, 1849, poemoj)
- Libušin soud (La juĝo de Libusa, 1861, dramo)
- Ivan Mazepa (1865, dramo)
- Paměti (Memoroj, 1886-1887)