Joseph Mohr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tombo de Mohr je Wagrain
monumento por la komponisto Gruber (kun gitaro) kaj Mohr; antaŭ la oberndorf-a Nikolaokirko (1920-aj jaroj)

Joseph Franz MOHR (naskiĝinta la 11-an de decembro 1792 en Salcburgo, mortinta la 4-an de decembro 1848 en Wagrain) estis aŭstra romkatolika pastro kaj poeto. En 1816 li verkis la tekston de la mondfama kristnaska kanto Stille Nacht.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel unu el la bastardoj de la musketero Franz Mohr el Mariapfarr en la malriĉulejo en la salcburga strateto Kaigasse 9. Bapto estis en la katedralo de Salcburgo.[1] Mohr kreskis ĉe la patrino Anna Schoiber. Danke al financa subteno fare de la katedralvikario Johann Nepomuk Hiernle, kiu atentiĝis pri la muzika talento de Mohr, li povis frekventi la Akademian Gimnazion kaj inter 1808 kaj 1810 la gimnazion de Abatejo Kremsmünster. Ekstudo de teologio estis en 1811 en Salcburgo; papo Pio la 7-a donis la permeson je sacerdota ordinacio (kio necesis pro la bastardeco de Mohr). La ordinado estis en aŭgusto 1815 fare de la helpepiskopo de Passau, Karl Kajetan von Gaisruck.

Tuj poste Mohr estis ne tute ses semajnojn helppastro en Ramsau apud Berchtesgaden, kaj de oktobro 1815 ĝis somero 1817 en Mariapfarr, la paroĥo de la patro. En septembro 1817 li venis al Oberndorf por asisti la provizoran pastron Josef Kessler. Ties posteulo, Georg Heinrich Joseph Nöstler, baldaŭ plendis pri Mohr ĉe la konsistorio salcburga pro mankanta fervoro animzorge kaj lernejinstrue. Li substrekis ke mankas ĉe Mohr ankaŭ la volo obei kaj ke li ŝatas ŝerci kaj kanti eĉ kun virinoj.[2] Inspektada raporto pri Mohr verkate fare de la dekano de Sankt Georgen tute malkonfirmis tiajn riproĉojn kaj Mohr rajtis restadi.

En septembro 1819 li forlasis Oberndorf. Pli malfrue li deĵoris en Kuchl (1819/20), Golling (1820/21), Bad Vigaun (1821/22), Anthering (1822–1824), Koppl (1823/24), Eugendorf (1824–1827), Hof (1827) kaj Hintersee (1827–1837). Ekde 1837 finfine li laboris kiel vikario en la vikariej de Wagrain.

Ekde la infaneco li suferis je pulma malsano, verŝajne pro la humideco kaj malvarmeco de liaj loĝejoj salcburgaj. En 1848 li mortis pro paralysis pneumonum (pro pneŭmonito aŭ kataro aŭ emfizemo aŭ pleŭrito).

Jam dum siaj jaroj en Oberndorf li aktivis karitate kio ne plaĉis al ĉiuj. Dum pli ol deko da jaroj en Wagrain eblis postlasi pli profundajn spurojn karitatlaborajn tie. Li iniciatis novkonstruon de lernejo kie antaŭe pli ol 100 infanoj havis je dispono ununuran klasoĉambron kaj li kreis fonduson por ebligi lernejfrekvento ankaŭ al malriĉuloj. Li engaĝiĝis por la fajrobrigadistoj, fondis eklezian koruson kaj metis nedirekte la fundamentan ŝtonon por postaj oldulejo kaj malriĉulejo.

Stille Nacht, Heilige Nacht[redakti | redakti fonton]

En 1818 li petis la instruiston Franz Xaver Gruber muzikigi sian en 1816 verkitan poemon Stille Nacht, heilige Nacht. Ĝi ĝuis sian premieron en la 24.12.1818 en la Nikolao-kirko de Oberndorf. Josef Felser, amiko de Mohr, aŭkcie aĉetis la originan gitaron luditan de Gruber kiu venis en la 1940-a jaro en la muzeon de Hallein.[3]

Honoroj postmortaj[redakti | redakti fonton]

Dumvive neniam fariĝis portreto de li. En 1912 oni elterigis la kranion de Mohr por fari kiel eble plej aŭtentikan bildon de lia vizaĝo. Ĝi en 1937 estis metita enen de la muraro de la Kapelo de Paca Nokt'.[4]

  • Wagrain: honora tombo kaj bazlernejo portanta lian nomon; ĉiujara festo en decembro, ankaŭ pro lia granda sociala engaĝiĝo
  • Salcburgo: memortabulo ĉe la naskiĝdomo, la nuna hotelo Weiße Taube; strato en la kvartalo Nonntal kiu nomiĝis por Mohr Mohrstraße
  • Oberndorf: Kapelo de Paca Nokt' kaj tuj apuda muzeo kun detalaj informoj ankaŭ pri Mohr; skulptajho pri Gruber/Mohr malpost la nuna Nikolao-kirko
  • Mariapfarr: Stille-Nacht-muzeo
  • agnosko (en majo 2011) de la kristnaska kanto kiel nemateriala monda heredaĵo
  • filmo Das ewige Lied de la reĝisoro Franz Xaver Bogner kaj filmo de Christian Vuissa pri la nasko de la kanto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. baptoregistro TFBIX/2 1756–1814, p. 18
  2. Kp. Hans Spatzenegger: Joseph Mohr singt „oft nicht erbauliche Lieder“. Ĉe: Blätter der Stille-Nacht-Gesellschaft, Folge 7, Jg. 1982, p. 1.
  3. Otto Eberhard: "Die Geschichte einer Gitarre", ĉe: Der Männerchor, Nachrichtenblatt – Monatsschrift, Nr. 1, 3. Jg., Salzburg, 20.1.1927.
  4. Josef Gassner: Franz Xaver Grubers Autographen von Stille Nacht, heilige Nacht. Mit der Geschichte des Liedes. Verkehrs- und Verschönerungsverein Oberndorf an der Salzach, 1968, p. 62.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]