Kapelo de Paca Nokt'

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stille-Nacht-kapelo en Oberndorf

Preĝetejo de Paca Nokt' (germane: Stille-Nacht-Kapelle) troviĝas en Oberndorf, Aŭstrujo, starigite je memoro de la tiea premiero de la kristnaska kanto Stille Nacht. Apudas eta muzeo.

Fono[redakti | redakti fonton]

la malkonstruita Nikolao-kirko

Samgrunde estis ekde la 12-a jarcento preĝejo estanta sub patroneco de Sankta Nikolao kies lasta novkonstruiĝo datumis de la 1770-a jaroj. Post kiam la rivero Salzach estiĝis nova landlimo inter Salcburgio kaj Bavarujo en 1816 dividante fie la urbon Laufen tiu ĉi preĝejo iĝis paroĥa. Ĝi funkciis nur ĝis la fino de la 19-a jarcento pro daŭraj inundaj minacoj. Ĝi famiĝis kiel premierejo de la mondfama kanto Stille Nacht en la 24-a de decembro 1818 fare de la komponisto Franz Xaver Gruber kaj la romkatolika helppastro Joseph Mohr.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

altaro-aranĝo ĉirkaŭ la ĉefmotivo de Hermann Hutter (fare de la skulptisto Max Domenig)

Jam malpost la fino de la malkonstrulaboroj de la malnova Nikolao-preĝejo oni pensis pri ia memoro de la iama premierejo sed la plano uzi la romanikan turon el la 12-a jarcento por tio ne estis laŭ la ŝato de ĉiuj. En 1913 ekzistis projekto starigi almenaŭ moderan, vojrandan soklon kun bildo.[1]

La datreveno 100-a de la kantokompono estis dum la unua paca vintro 1918/19 kiam multaj malsatas: tio eĉ pli instigis la anojn de Oberndorf ekagi kaj meti fundamenton por tutmonda, kristnaska pacosigno. Decido politika de 1924 havigi al Oberndorf memorkapelon pro politika kaj financa krizoj iel lamis en la realiĝo. Finfine estiĝis ĝis 1936 kapelo en formo okangula kun spajreto kaj lanterno. Ĉeportale troviĝas antaŭtegmento gropa. En 1933 la lignoskulptisto Max Domenig el Hallein komisiiĝis aranĝi la altarejon. Li proponis plibeligi ja jam ekzistantan Hutter-reliefon per lumkrono kaj predelo kaj krei de Gruber kaj Mohr du statuojn de natura grandeco metotajn flanken. Koncerne ĉi-lastan ideon la monumentprotektada oficejo insistis pri nura bildigo de la du uloj sur vitraloj. Ĝin faris la firmao Tiroler Glasmalerei- und Mosaikanstalt en 1935.[2] La du predelaj reliefoj de Domenig montras la adoradon de la saĝuloj kaj la fuĝon al Egiptio; kromas la lumokrono kiel rondarko kun la stelo de Bet-Leĥem. La meza predelreliefo pri la krucumado estas verko de Franz Budig.

Turismo[redakti | redakti fonton]

interna panoramo

Ĉiujare allogiĝas kapelen kaj muzeen multaj turistoj al la tuta mondo, dum advento sed ne nur. La antaŭtagon de kristnasko je la horo kvina posttagmeze okazas solena diservo kun kantado de Paca Nokt' en pluraj lingvoj. Ekde 2002 ĝi estas disaŭdigata interrete. En 2018 (ĝis februaro 2019) la tuto estis parto de la salcburgia landa ekspozicio 200 Jahre Stille Nacht Heilige Nacht al kio devis kontribui ĉiuj komunumoj rilataj al Gruber respektive al Mohr.

Maketoj kaj poŝtmarkoj[redakti | redakti fonton]

Maketaĵoj kapelaj ekzistas en la ripozumparko Minimundus apud Klagenfurt (skalo de 1:25) kaj en parko je Mönichkirchen. Je Frankenmuth en Usono admireblas maketo eĉ laŭ la skalo 1:1. La makettrajn-fabriko Vollmer en Stutgarto liveras memfar-maketerojn por amatoraj etmetiistoj. Ĉiujare eblas stampiĝo de poŝtmarkoj per speciala oberndorf-a stampilo. La kristnaskan poŝtmarkon de la aŭstria poŝto de 2018 kreis Günther Oberngruber pri la enkapela artaĵo de la adorado de la saĝuloj.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dehio-Handbuch. Die Kunstdenkmäler Österreichs: Salzburg. Stadt und Land. Oberndorf bei Salzburg. Stille-Nacht-Gedächtniskapelle. Bundesdenkmalamt (eld.), Verlag Anton Schroll & Co, Wien 1986, ISBN 3-7031-0599-2, p. 290.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paul Buberl: Österreichische Kunsttopographie Band 10: Die Denkmale des politischen Bezirkes Salzburg, II. Teil: Die Gerichtsbezirke Mattsee und Oberndorf. Wien 1913, p. 565.
  2. Kp. Blätter der Stille Nacht Gesellschaft. Folge 56, Jahrgang 2017. Oberndorf bei Salzburg 2017, p. 21 ss.
  3. "Stille-Nacht-Briefmarke 2018 - Anbetung der Könige"
47.945512.9364