Joseph Schreyvogel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Schreyvogel
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1768 (1768-03-27)
en Vieno
Morto 28-an de julio 1832 (1832-07-28) (64-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Alia nomo C. A. West • Carl August West • Karl August West • West vd
Okupo dramaturgo • dramaturgoĵurnalistotradukistopublikigistoverkisto vd
Laborkampo dramaturgiotraduko • translations from Spanish • opinia ĵurnalismo • beletro vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph SCHREYVOGEL (naskiĝinta la 27-an de marto 1768 en Vieno, mortinta samloke la 28-an de julio 1832) estis aŭstra verkisto kaj intendanto teatra.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj en Vieno Schreyvogel privatule laboris inter 1794–97 en Jena, kie li kunlaboris por la ŝilera »Thalia« kaj por la wielanda »Merkur«. En 1802 li vokitis kiel Imperiestra burgoteatreja sekretario al Vieno kiel posteŭlo de August von Kotzebue. Sed post du jaroj li demisiis kaj fondis firmaon artistan kaj industrian. Post la redungiĝo kiel sekretario teatra imperiestra (1814) li ege meritis pri la ekfloro de Burgteatrejo. Aparte menciindas liaj surscenigoj kaj prilaboroj de hispanaj darmoj. Post kalderonaĵoj (»Das Leben ein Traum«, 1817; »Don Gutierre, der Arzt seiner Ehre«, 1818), li eldonis laŭ Moreto la verkon »Donna Diana« (1819):

Franz Grillparzer estis lia amiko kaj ŝatis lin kiel konsilanton. Kvereloj kun la teatrejintendantoj grafo Czernin, kiu ne eltenis tiun laboreman oficiston Schreyvogel, li maldungitis en 1832. Kiel verkisto li portis la pseŭdonimojn Thomas West respektive Karl August West. Liaj kolektitaĵoj »Gesammelten Schriften« plenigas kvar volumojn (Braunschweig 1829), el kiuj la du unuaj aperis je 2-a eldono sub la titolo »Bilder aus dem Leben« (Brauschweig 1836). Liajn taglibrojn »Tagebücher 1810–1823« eldonis K. Glossy (Berlin 1903).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, p. 37-38 (tie ĉi interrete)