Joseph von Hammer-Purgstall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Joseph von Hammer-Purgstall, ĉ. la jaro 1857-a

Joseph von Hammer-Purgstall (naskiĝinta la 9-an de junio 1774 en Graz, mortinta la 23-an de novembro 1856 en Vieno) estis aŭstra orientalisto, poeto kaj historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la kortega interpretisto, gubernia konsilisto kaj ĝardenisto sub Eŭgeno de Savojo Joseph Edler von Hammer frekventis lernejojn en Graz kaj Vieno (Barbarastift) kaj akceptitis en la 1789-a jaro en la Imperiestra-Reĝa-Orientakademio en Vieno. Ŝuldas li al la konatiĝo kun la historiisto Johannes von Müller la unuajn literaturajn inspirojn. Kiel t.n. "poliglota knabo", vojaĝanto kaj diplomato Hammer havis de 1799-1807 la okazon konatiĝi kun la Levanto persone (1801: partopreno de la angla Kampanjo en Egiptio kontraŭ Napoleono Bonaparte; 1802-04 ambasadora sekretario en Konstantinopolo).

Tamen malhelpis diplomatan karieron pli malfrue Klemens von Metternich. Ankaŭ lia kariero kiel oficiisto en la patrujo restis modesta. En 1811 li iĝis Ŝtata kancelaria konsilisto kaj Kortega interpretisto, en 1817 Kortega konsilisto. Johanna Johanna Anna Gräfin von Purgstall († 1835) donacis al li testamente sian kastelon Hainfeld en Stirio - poste li eknomiĝis Hammer-Purgstall.

En 1816 li edziĝis al Karoline (+ 1844), filino de Josef Hönig Edler von Henikstein, komercisto kaj bankiero (estro de la Aŭstria Nacia Banko).

Graveco[redakti | redakti fonton]

La graveco de Hammer-Purgstall estis esti instiginta kaj disvastiginta la intereson pri la Oriento. Li donis al la esploro de tiu regiono multajn impulsojn; li mem brilis per enciklopedia scio danke al rapida komprenebleco kaj senĉesa sciemo, kritikan analizon li malpli regis.

Menciindas lia sur multaj fontoj bazita verko Geschichte des osmanischen Reiches (10 volumoj, 1827–35, 24 volumoj, 1834–36) kaj la de la Prusa Akademio de Sciencoj distingita skribitaĵo Über die innere Verwaltung des Chalifats (1835). Tiuj verkoj metis la bazon por lia scienca gloro. Kiel peranto de orienta poezio li efike agadis per la traduko de la Divano de Hafizo - kiu ege influis Goeton dum la verkado de Westöstlicher Divan. Tiaj temoj ĝenerale konformis al tiutempaj modoj krome.

De multaj flankoj li ricevis akregan kritikon kiam kiel maljunulo li ekigis koncizan prezenton de la araba literaturo, kion li nek korpe nek enhave sufiĉe primajstri povis. Malgraŭ malsufiĉoj, la scienca tuto de Hammer-Purgstall restas monumento de malofta grandeco kaj li por ĉiam estos en konekto kun la plirangigo de orientalistiko al memstara scienca fako en Germanlingvio.

Kiel poeto[redakti | redakti fonton]

Liaj poeziaĵoj ne egalas la rangon de liaj sciencaĵoj, tamen ili devas esti respektitaj: ili estas de ĉiuj ĝenroj. Lirike li preferis odojn kaj baladojn en kiuj li prefere prikantis lokojn el la regiono de Vieno kaj de Stirio. Drame gravas enhavoj orientaj. el la epikaj verkoj meritas atenton - krom la membiografiaĵoj - la historia romano Die Gallerinn von der Rieggersburg de 1845.

Kiel bona organizanto de kreotaj laborspacoj por fakuloj li sukcesis starigi en 1847 la Akademion de la Sciencoj en Vieno; li elektitis ankaŭ ties unua prezidento.

Li ricevis multajn honorojn, ekz. honorajn doktorajn titolojn en Graz kaj Prago.

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Des osmanischen Reiches Staatsverfassung und Staatsverwaltung, dargestellt aus den Quellen seines Grundgesetze, 2 volumoj, 1815
  • Geschichte der schönen Redekünste Persiens, 1818
  • Geschichte der osmanischen Dichtkunst, 1836-38
  • Literaturgeschichte der Araber, 6 volumoj, 1850-56
  • "Erinnerungen aus meinem Leben 1774-1852", prilaborite de R. Bachofen v. Echt, en: Fontes Rerum Austriacarum, Abt. II, Diplomataria et Acta 70, 1940. -
  • (kiel eldonisto): Fundgruben d. Orients, 6 volumoj, 1809-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]