José Giral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Giral
Persona informo
José Giral Pereira
Naskiĝo 22-an de oktobro 1879 (1879-10-22)
en Santiago de Kubo
Morto 23-an de decembro 1962 (1962-12-23) (83-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato Centra de Madrido vd
Partio Republican Action vd
Subskribo José Giral
Familio
Infanoj Francisco Giral vd
Parencoj Francisco Barnés Salinas • Adela Barnés González vd
Profesio
Okupo politikistokemiistodiplomato • universitata instruisto • apotekistoprofesoro vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Giral Pereira [ĥiRAL] (Santiago de Cuba, 22-a de oktobro 1879 - Meksikurbo, 23a de decembro 1962) estis hispana farmacia kemiisto kaj poltikisto, kelkajn fojojn ministro dum la periodo de la Dua Hispana Respubliko kaj Prezidento de la respublika registaro en la ekzilo post la Dua Mondmilito.

Li estis respublikano jam dum la monarkio de Alfonso la 13-a kaj estis kelkaj fojojn enprizonigita. Post la alveno de la respublika reĝimo, li estis elektita deputito el Cáceres en la balotadoj de junio 1931 kaj de februaro 1936.

Ekde la komenco de la Respubliko (aprilo 1931) estis nomumita rektoro de la Centra Universitato de Madrido kaj konsilanto de ŝtato. Li estis ministro pri Mararmeo (1931-33) kaj en 1936 estis elektita de Azaña por prezidi la registaron, post la klopodo de Diego Martínez Barrio por formi registaron kaj bremsi la antaŭvidatan militistan insurekcion kiu fakte okazis la 17an de julio 1936. Post la komenco de la Hispana Enlanda Milito (1936-39), li estis partiano de la havigo de armiloj al la laboristaj organizoj kaj de la nuligo de la armeo, sed li perdis aŭtoritaton dum la milito plilongdaŭriĝis kaj radikaliĝis. Lia registaro daŭris el la 19a de julio ĝis la 4a de septembro 1936, kiam okazis la falo de Talavera de la Reina kaj Madrido ekestis atingebla de la Armeo de Maroko, kio devigis transdoni la povon al Francisco Largo Caballero. Li ankoraŭ estis senministeria ministro en la du registaroj de Largo Caballero kaj pri ŝtato en tiu de Negrín (1937-38).