Joya Sherrill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joya Sherrill
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1924 (1924-08-20)
en Bayonne
Morto 28-an de junio 2010 (2010-06-28) (85-jaraĝa)
en Great Neck
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • televida prezentisto • ĵazmuzikisto • kantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joya SHERRILL (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1927 je Bayonne en Nov-Ĵerzejo; ekde 1946 geedziĝinta kiel Joya Sherrill Guilmenot; mortis la 28-an de junio 2010) estis usona ĵaza kantistino, aktorino kaj moderatorino. Ŝi pretertempe laboris en la Orkestro Duke Ellington.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Sherrill kunlaboris en 1942 mallongan tempon kun Duke Ellington[1] kaj fariĝis en 1944, post kiam ŝi estis verkinta tekston pri „Take the "A" Train“, por du jaroj membro de la Orkestro Duke Ellington. En la sama jaro ŝi lanĉis furoraĵon per la elingtona komponaĵo „I'm Beginning to See the Light“. Postsekve ŝi laboris kiel solisto, revenis tamen mallonge al Ellington, por realigi kun li la programon A Drum Is a Woman (1956). En 1959 ŝi entreprenis tutlandan koncertovojaĝon, antaŭ ol ŝi en la jaro 1960 transprenis rolon en la brodvejaĵo The Long Dream. En la sama jaro aperis je ŝia nomo la albumo Sugar and Spice. En 1962 ŝi vojaĝis kun Benny Goodman tra Sovetunio, pri kio ŝi raportis en la dokumenta filmo To Russia with Jazz (2011). En 1963 ŝi denove prezentis kun la elingtona orkestro. En la 1970-aj jaroj ŝi tenis la porinfanan televidserion „Time for Joya“.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Ligoj eksteren kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • James Lincoln Collier: Duke Ellington. Berlino, Ullstein, 1998

Rimarko[redakti | redakti fonton]

  1. Collier priskribas en sia biografio pri Ellington ŝiajn unuajn elprovojn en la bando: Ellington aŭdis ŝin jam dekkvinjaran en Detrojto. Ŝiaj mezklasanaj gepatroj rifuzis al la deksepjarulino, koncertovojaĝi kun la elingtona bando. Finfine oni interkonsentis kompromise, ke la patrino de Joya kunvojaĝu kiel "guvernisto". Sed Joya Sherrill estis juna kaj sensperta; kaj la tuta afero daŭris nur kvar monatojn. Komparu Collier. p. 359