Juan David Morgan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan David Morgan
Persona informo
Aliaj nomoj Jorge Thomas
Naskiĝo 6-an de aprilo 1942 (1942-04-06) (82-jaraĝa)
en David
Ŝtataneco Panamo
Alma mater Universitato de Panamo
Okupo
Okupo verkistoadvokato
vdr

Juan David MORGAN (n. la 6-an de aprilo 1942 en Chiriqui) estas panama verkisto, poeto, kolumnisto, filantropo, advokato, entreprenisto, fondinto kaj prezidanto de kompanioj. Aperis tradukoj en la angla kaj japana de liaj literaturaj verkoj (historia romano, nigra romano, noveloj, teatro kaj eseo) por kiuj li ricevis internaciajn kaj naciajn distingojn[1]. Li apartenis en la estraro de iuj NRO-j kiel ekzemple la Fondumo Ciudad del Saber (Urbo de la Scio).[2]

Li estis membro de la eldona konsilio kaj kolumnisto de la semajna gazeto El Heraldo (1995-2000) kaj kolumnisto de la ĵurnalo La Prensa (2000-2004), al kies eldona konsilio li apartenis inter 2003 kaj 2004. En la jaro 2011 li aliĝis kiel akademiano al la Academia Panameña de la Lengua (Panama Akademio de la Lingvo). Li ankaŭ estas membro ekde 2015 de la amikaro de la programo Américas de la Centro Carter (The Carter Center), organizaĵo fondita de la eksprezidento Jimmy Carter kiu arigas ĉefojn de la privata sektoro kiuj aprezas la antaŭenigon de la paco kaj demokratio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Iuj verkoj de de Morgan estas literaturo en lernejoj rekomendita de la Edukministerio de Panamo. Kvankam li verkis ankaŭ poezion, ĝi neniam aperis libroforme, sed estis eldonitaj en literaturaj revuoj de Panamo kaj la cetero de Ameriko.

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

La rebelión de los poetas” (La ribelo de la poetoj) (Universal Books, Panamo, 2001) estas kolekto de satiraj kaj ironiaj rakontoj en kiuj la roluloj luktas kontraŭ politikaj interesoj por denunci kun nigra humuro la malmultan gravecon, kiun la plej multaj latin-amerikaj landoj donas al la kulturo. Iuj de liaj rakontoj aperis en antologioj kaj kompilaĵoj[3].

Eseoj[redakti | redakti fonton]

El Pensamiento social de Bolívar” (1968).

Panamá, sus cuentos y su historia” (2004).

La novela histórica: ¿autenticidad o verosimilitud” (2014).

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Fugitivos del paisaje”, (1992)
  • Cicatrices inútiles”, (1994)
  • Entre el cielo y la tierra”, Monseñor Jované y su siglo", (1996).
  • Con ardientes fulgores de gloria”, (1999).
  • Arde Panamá!”, (2003).
  • El caballo de oro”, (2005)[4], angla traduko "The golden horse"[5]
  • El silencio de Gaudí”, (2007).
  • El Ocaso de los Inocentes”, (2011).
  • Entre el Honor y la Espada. La inédita historia del legendario Henry Morgan”, (2013).

Referencoj[redakti | redakti fonton]