Juan Hormaechea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Hormaechea
Persona informo
Naskonomo Juan Antonio Hormaechea Cazón
Naskiĝo 5-an de junio 1939 (1939-06-05)
en Santandero
Morto 1-an de decembro 2020 (2020-12-01) (81-jaraĝa)
en Santandero
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Oviedo vd
Partio Popola Alianco (Hispanio) vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan Hormaechea Cazón (Santandero, 5-a de junio 1939, mortis la 1-a de decembro 2020) estis hispana politikisto. Li estis la tria kaj kvina prezidanto de la aŭtonoma komunumo Kantabrio.

Li estis registo en la urbodomo de Santandero ekde 1974, kaj en 1976 li iĝis urbestro. En la unua municipa voĉdono li estis la ĉefa kandidato de la partio Unión de Centro Democrático. En 1983 li estis estro de Coalición Popular.

Post komunuma voĉdono de 1897 li iĝis prezidanto de la Registaro de Kantabrio. Kritikinte sian propran partion, li estis forpelita de ĝi. Li kreis propran partion Unio por la Progreso de Kantabrio (UPCA), venkis en voĉdono de 1991 kaj iĝis ree prezidanto.

Li kaj lia registaro estis juĝitaj en 1994 je diversaj koruptaj agadoj. Juĝistoj kondamnis lin al 6 jaroj en malliberejo kaj 14 jaroj sen eblo kandidatiĝi kiel politikisto. Danke al forpardono, lia pun-tempo iĝis nur 1 jaro kaj li ne eniris prizonon.

En 1995 li ree kandidatiĝis en voĉdono sed unu tagon antaŭ la voĉdono li devis malkandidatiĝi pro juĝa ordono. En 1998 li ree estis kondamnita al neaktiveco politika dum 8 jaroj pro korupto. En 2002 li ree estis komdanita al 3 jaroj en prizono kaj 13 jaroj de neaktiveco politika.

Lia politika vivo ekde 2002 estis ade ligita al juĝo-procezoj. Nun li partoprenas kampanjon de dekstra-ekstremisma partio Frente Nacional en Kantabrio.