Juan José Saer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan José Saer
Persona informo
Juan José Saer
Naskiĝo 28-an de junio 1937 (1937-06-28)
en Serodino
Morto 11-an de junio 2005 (2005-06-11) (67-jaraĝa)
en Parizo
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Universitato Nacia de la Riverbordo vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Laborkampo Argentina literaturo • Latin-Amerika literaturoHispanlingva literaturo vd
Aktiva dum 1960– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan José SAER (Serodino, Provinco Santa Fe, 28a de junio 1937 - Parizo, 11a de junio 2005) estis argentina verkisto. Lian verkaron formis dek du romanoj, kvin novelaroj, kvin esearoj kaj unu poezia libro, krom kvar volumoj de nepublikigitaj tekstoj.

Liaj verkoj estis tradukitaj al franca, angla, germano, itala, portugala, nederlanda, sveda greka, ĉeĥa, japana, hebrea, norvega kaj rumana.​

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li devenis el familio de siridevenaj komercistoj. En 1948, li translokiĝis kun sia familio al la provinca ĉefurbo, Santa Fe, kie edukiĝis, eklaboris kiel ĵurnalisto kaj ekkontaktis kun poetoj kiel Hugo Gola kaj Juan L. Ortiz. Li ekverkis en la 1960-aj jaroj rakontojn influitajn de Jorge Luis Borges kaj romanojn pli ekzistadismajn. En tiuj jaroj, li instruis Kinhistorion kaj Kinkritikon kaj Estetikon en la Universitato Nacia de la Riverbordo.

En 1968, stinginte stipendion de la Alliance Française, translokiĝis al Parizo, kaj poste instruis Literaturon en la Universitato de Rennes gis sia retiro en la jaro 2002: En Francio li konis Laurence Gueguen, lia dua edzino kaj patrino de sia unua filino, Clara, naskiĝinta en 1980. Laŭlonge de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj​ li dediĉis sin al verkado, unu de pli eksperimentaj romanoj, poste pli klasikaj. En 1987, publikigis La ocasión, historia romano kun agado okazanta en la 19-a jarcento, kiu ricevis la Premion Nadal.​ En 1991, publikigis El río sin orillas, teksto hibrida inter fikcio, eseo kaj historio pri la Plata-Rivero.

En la 1900-aj jaroj li diversigis sian literaturan produktadon, per mikso de ĝenorj kaj stiloj, rakontoj, krimromanoj ktp. Eĉ post lia morto, oni publikigis diversajn liajn tekstojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Responso (1963)
  • La vuelta completa (1966)
  • Cicatrices (1969)
  • El limonero real (1974)
  • Nadie nada nunca (1980)
  • El entenado (1983)
  • Glosa (1986)
  • La ocasión (1987), Premio Nadal
  • Lo imborrable (1992)
  • La pesquisa (1994)
  • Las nubes (1997)
  • La grande (2005)

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • En la zona (1960)
  • Palo y hueso (1965)
  • Unidad de lugar (1967)
  • La mayor (1976)
  • Lugar (2000)

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • El arte de narrar (1977)

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • El río sin orillas (1991)
  • El concepto de ficción (1997)
  • La narración-objeto (1999)
  • Trabajos (2005)

Antologioj[redakti | redakti fonton]

  • Narraciones 1 (1983)
  • Narraciones 2 (1983)
  • Cuentos completos (2001)
  • Papeles de trabajo. Borradores inéditos (2012)
  • Papeles de trabajo II. Borradores inéditos (2013)
  • Poemas. Borradores inéditos 3 (2013)
  • Ensayos. Borradores inéditos 4 (2015)
  • A medio borrar (2017)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juan José Saer en la hispana Vikipedio.