Juan Pablo Forner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Pablo Forner
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1756 (1756-02-17)
en Merido
Morto 16-an de marto 1797 (1797-03-16) (41-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Madrido • Royal University of Toledo • Universitato de Salamanko vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan Pablo Forner y Segarra (Merido, Ekstremaduro, 17-a de februaro de 1756 - Madrido, 16-a de marto de 1797), verkisto klerisma hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis juron en la universitatoj de Madrido kaj Toledo kaj estis profesoro de juro en Salamanko. La protektado de Manuel Godoy utilis pos esti nomumita akuzisto en Sevilo (1790) kaj poste de la Konsilio de Kastilio (1796). La Real Academia Española premiis sian verkon Sátira contra los vicios introducidos en la Poesía por los malos poetas (satiro kontraŭ malvirtoj enmetitaj en poezio fare de malbonaj poetoj) en 1782. Li estis saĝulo, polemikulo kaj amanto de satiro, ekzemple kontraŭ Tomás de Iriarte, Vicente García de la Huerta, Francisco Sánchez Barbero, José de Vargas Ponce, Cándido María Trigueros kaj León de Arroyal, sed la polemikoj iĝis tiom akraj, ke rezultis en reĝa malpermeso publikigi.

Li estis ege naciista kaj pro tio akre defendis la hispanan kulturon responde al malapreza eseo de Masson de Morvilliers en la Enciclopédie Méthodique (1782): "¿Qué se debe a España?" (kion oni ŝuldas al Hispanio?). Li realiĝis ĝin laŭ mendo de la Grafo Floridablanka, laŭ titolo Oración apologética por la España y su mérito literario (1786); ĝi okazigis la parodion Pan y Toros de León de Arroyal kaj la mokadon de aliaj kleristoj kiuj akuzis lin pro troa serĉado de la protekto de la povuloj. Li mortiĝis en 1797, kiam li estis nomumota prezidento de la Reĝa Akademio pri Jurscienco kaj Leĝaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Obras de don Juan Pablo Forner recogidas y ordenadas por D. Luis Villanueva, Madrido: Imp. La Amistad, 1843.
  • Sátira contra los vicios introducidos en la poesía castellana, premiada por la Real Academia Española, Madrido: Ibarra, 1783.
  • Oración apologética por la España y su mérito literario (1786)
  • Discurso sobre el modo de escribir y mejorar la historia de España
  • Exequias de la lengua castellana.
  • El asno erudito. Fábula original, obra póstuma de un poeta anónimo. Publicada por Pablo Segarra Madrido: Imprenta del Supremo Consejo de Indias, 1782. Kontraŭ Tomás de Iriarte.
  • Los gramáticos. Historia chinesca (1782), Clásicos castellanos, 1970, enkonduko de José Jurado. Kontraŭ Tomás de Iriarte.
  • Discurso sobre la tortura, eldono de Santiago Mollfulleda. Barcelono: Crítica, 1990.
  • La corneja sin plumas (1795), kontraŭ Vargas Ponce.
  • Carta de don Antonio de Varas, kontraŭ Trigueros.
  • Reflexiones sobre la "Lección crítica" que ha publicado don Vicente García de la Huerta. Las escribía en vindicación de la buena memoria de Miguel de Cervantes Saavedra Tomé Cecial, ex-escudero del bachiller Sansón Carrasco. Madrido: Imprenta Real, 1786.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • François Lopez, Juan Pablo Forner et la crise de la conscience espagnole au XVIIIè siècle (1976). Tr.: Juan Pablo Forner y la crisis de la conciencia española en el siglo XVIII, Valadolido, Junta de Castilla y León, 1999 (versio de Fernando Villaverde).
  • José Antonio Maravall, Estudios de Historia del pensamiento español. Siglo XVIII (Mondadori, 1991), artikolo "La obra de Forner".