Juazeiro do Norte
Urbo Juazeiro do Norte | |
Statuo de Padre Cicero Statuo de Padre Cicero
| |
"La Lando de Padre Cícero (Terra de Padre Cícero)" | |
Flago | Blazono |
municipo de Brazilo • urbego | |
---|---|
Datreveno | 22-a de julio |
Fondiĝo | 1911 |
Nomo de la loĝanto | juazeirense |
Moto | Lando de Preĝo kaj Laboro [1] |
Urbestr(in)o | Manoel Raimundo de Santana Neto (Partio de la Laboristoj (Brazilo)) ĝis 2012 |
Situo | |
Subŝtato | Cearao |
Mezoregiono | cearaa sudo (Mesorregião do Sul Cearense) |
Mikroregiono | Cariri |
Metropola Regiono | Metropola Regiono de Cariri (Região Metropolitana do Cariri) |
Najbaraj urboj | Barbalha, Caririaçu, Krato e Missão Velha |
Distanco al la subŝtata ĉefurbo | 533 kilometroj |
Geografiaj aspektoj | |
Areo | 248.558 IBGE/2008 [2] km² |
Loĝantaro | 249.939 loĝ. IBGE/2010 [3] |
Alteco | 377,3 metroj |
Klimato | duon-arida |
Horzono | UTC-3 |
Sociaj indikiloj | |
IHD | 0.697 PNUD/2000 [4] |
Juazeiro do Norte (/ĵuazejru du norĉi/) estas cearaa urbo.
Danke al la mesiisma pastro Padre Cícero, la urbo fariĝis unu el plej granda centro de religia turismo [5] en Latinameriko, allogante milionojn da religiuloj ĉiujare.
Vortdeveno
La loknomo Juazeiro estas aludo al samnoma arbo el Brazila Nordoriento, kies scienca nomo estas Zizyphus joazeiro. Juazeiro estas vorto miksita (tupia kaj portugala lingvoj): “juá” aŭ “iu-á” (frukto de dorno) kaj sufikso “eiro”.
La urbo ŝanĝis la oficialan loknomon de Juazeiro al Juazeiro do Norte la 30-an de decembro 1943, pere de la urba dekreto n. 1.114.
Geografiaĵoj kaj vetero
La jara akvokvanto en la urbo egalas al 931,7 mm kaj la temperaturo varias de la minimuma 19 °C al la maksimuma 35 °C. La kreskaĵoj, kiuj superabundas la regionon, estas tiuj de duon-aridaj regionoj, pli specife la dornohava foliperdanta arbaro (floresta caducifólia espinhosa).
Krom la Serra do Horto kaj malaltiĝo inter la kvartaloj Timbaúbas kaj Limoeiro, la reliefo de Juazeiro do Norte estas regula. La areo, kie oni konstruis la urbon, situas en valo de la Altebenaĵo de Araripe (Chapada do Araripe).
Juazeiro do Norte kaj Padre Cícero
Padre Cícero estis la plej granda bonfaranto de Juazeiro do Norte. Li venigis al la urbo la Salesianojn, donacis terenojn por konstrui la unuan piedpilkan kampon kaj la flughavenon; konstruis la kapelojn de Helpo (Socorro), de Sankta Vincento (São Vicente), de Sankta Mikaelo (São Miguel) kaj la preĝejon Nia Sinjorino de l' Doloroj (Nossa Senhora das Dores); kuraĝigis la fondadon de la unua loka gazeto (O Rebate); fondis la Asocion de la Dungitoj de la Komerco (Associação dos Empregados do Comércio) kaj la Apostolaron de la Preĝo (Apostolado da Oração); realigis en Rio-de-Ĵanejro la unuan ekspozicion de la ĵuazejra arto; vigligis la profitdonan artan metion; stimulis la grandigon de la terkultivado, enkondukante novajn plantojn; kunhelpis en la malfermado de oraĵvendejo; antaŭenigis la instaladon de lernejoj; helpis la popolanojn dum la trosekecoj kaj amasmalsanoj kaj, finfine, transigis Ĵuazejron de loka politikludejo al politika tutbrazila scenejo.