Juda Historia Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juda Historia Muzeo
muzeo
Lando Nederlando vd
Situo Amsterdamo
Adreso Jonas Daniël Meijerplein, 2 - 4
Poŝtkodo 1011PL
Situanta sur Nieuwe Amstelstraat
Arkitekto(j) Daniël Stalpaert vd
Estiĝo 1932
Koordinatoj 52° 22′ 2″ N, 4° 54′ 14″ O (mapo)52.36734.903844Koordinatoj: 52° 22′ 2″ N, 4° 54′ 14″ O (mapo)
Juda Historia Muzeo (Amsterdam-Centrum)
Juda Historia Muzeo (Amsterdam-Centrum)
DEC
Juda Historia Muzeo
Juda Historia Muzeo
Situo de Juda Historia Muzeo
Map
Juda Historia Muzeo
Parto de Jewish Cultural Quarter vd
Retpaĝo https://jck.nl/locatie/joods-museum
vdr
Joods Historisch Museum
Joods Historisch Museum

La Juda Muzeo (JHM, nederlande Joods Museum, ĝis 2021 Joods Historisch Museum) estas Amsterdama muzeo pri la loka historio de judismo. Ekde 1987, la muzeo situas sur Jonas Daniël Meijerplein, en la koro de la antaŭa juda kvartalo, Amsterdamo. Kun la Portugala Sinagogo, la Nacia Holokaŭsta Muzeo (Nationaal Holocaust Museum) kaj la Hollandsche Schouwburg, la kvar muzeoj formas la "Joods Cultureel Kwartier".

La JHM prezentas la historion de judismo en Nederlando aparte kaj ĉirkaŭ la mondo ĝenerale. En 1989, la muzeo gajnis la muzean premion de la Konsilio de Eŭropo por siaj unikaj kolektoj kaj la maniero kiel ili estas prezentitaj, same kiel por la unikeco de la konstruaĵo en kiu ĝi situas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arbo de la vivo, aŭ (hebree עץ החיים, Etz haChayim), estas mistika simbolo uzita en la esotera Kabalo de judismo por priskribi la vojon kaj la manieron laŭ kiuj Dio kreis la mondon el nenio (Joods Historisch Museum).
La ekspozicio de fotoj de Roman Vishniac ĉe la Amsterdama Juda Historia Muzeo, 2014.

La muzeo malfermiĝis la 24-an de februaro 1932. Post la okupo de Nederlando fare de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito, la muzeo estis fermita kaj la plej multaj el ĝiaj kolektoj estis perditaj .

Post ĝia remalfermo en 1955 la persekuto kaj murdo de la judaj nederlandanoj kaj la germanaj kaj aŭstraj judoj kiuj fuĝis ĉi tie ankaŭ iĝis grava aspekto de la laboro de la muzeo. En 1971, kolekto de pentraĵoj de Charlotte Salomon, germana pentristo kiu pereis en la holokaŭsto, estis donacita al la muzeo. En 1987, la muzeo translokiĝis al nova konstruaĵo sur Jonas Daniël Meijerplein, en konstruaĵo kiu estis utiligita kiel la Granda Sinagogo de Amsterdamo antaŭ Dua Mondmilito. Konstruaĵo situanta proksime de la Portugala Sinagogo en Amsterdamo .

La kolektoj de la muzeo inkluzivas proksimume 11,000 ekspoziciaĵojn inkluzive de religiaĵoj kaj artaĵoj. Nur proksimume 5% de la kolektoj de la muzeo estas elmontritaj iam ajn. La muzeo havas du permanentajn ekspoziciojn, same kiel multajn variajn ekspoziciojn. Sur la unua etaĝo de la konstruaĵo, sanktaj objektoj estas elmontritaj kaj judaj kutimoj kaj tradicioj estas klarigitaj. En la salono de la Granda Sinagogo estas prezentita la historio de la judoj de Nederlando inter la jaroj 1600 ĝis 1890. En la halo de la nova sinagogo (kiu ankaŭ estis konstruita antaŭ Dua Mondmilito), najbara al la Granda Sinagogo, ekzistas ekspozicio priskribanta la historion de judaj nederlandoj dum la 20-a jarcento. Inter la kolektoj en la posedo de la muzeo estas la kolekto de pentraĵoj de la jud-nederlanda artisto Eduard Frankfurt kiu ofte pentris scenojn de juda religia vivo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]