Charlotte Salomon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Charlotte Salomon
Charlotte S.jpg
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1917 (1917-04-16)
en Berlino
Morto 10-an de oktobro 1943 (1943-10-10) (26-jara)
en Auschwitz II-Birkenau concentration camp
Mortokialo gasĉambro
Lingvoj germana lingvo
Loĝloko Villefranche-sur-Mer • Saint-Jean-Cap-Ferrat • Charlottenburg
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Artoj Berlino
Familio
Patro Albert Salomon
Profesio
Profesio artisto • pentristo
v  d  r
Information icon.svg
Charlotte Salomon en la ĝardeno de la vilao L'Ermitage en Villefranche-sur-Mer en 1939.

Charlotte Salomon (germane Charlotte Salomon) naskiĝinta en Berlino la 19-an de aprilo 1917 kaj mortinta en Aŭŝvico la 10-an de oktobro 1942 estis plastikista kaj pentrista artistino[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infano kaj ununura filino de Albert Salomon kaj de Franziska Grunwald, Charlotte Salomon pasigis sian infanaĝon en bonhava familio de la juda berlina komunumo. Ŝia patro estis kuracisto kaj profesoro ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino. En 1926 oni anoncis al ŝi, tiam naŭjaraĝa, la morton de ŝia patrino pro aĉa gripo. Fakte temis pri memmortigo. En septembro 1930, ŝia patro edziĝis Paŭla Lindberg, operkantistino alnomata « Paŭlinka » kun kiu la rilatoj estis kompleksaj por Charlotte timida infano[2].

Kontraŭjudismo kaj koncentrejoj[redakti | redakti fonton]

Kristallnacht (La Kristala nokto).

Post la balotoj en 1933 gajnitaj de la nazioj NSDAP (Nacisocialisma Germana Laborista Partio) kaj la nomumo de Adolf Hitler al la posteno de kanceliero, okazis la unuaj persekutadoj kontraŭ la « malamikoj de la germana popolo » : la komunistoj, la social-demokratoj, la socialistoj, la framasonoj kaj precipe la juda komunumo ne plu rajtis praktiki iujn oficojn. La unuaj koncentrejoj por tiuj nedeziratuloj estis tiam kreitaj. En septembro 1933, pro la kontraŭjudisma etoso, Charlotte Salomon devis ĉesigi sian enlicean studadon, unu jaron antaŭ la « Abitur » (germana bakalaŭr-ekzameno). Ŝi eniris la berlinan Akademion pri belarto, kie ŝi studis arton. Ankaŭ tie ŝi suferis pro kontraŭjudismo kaj devis ĉesigi sian tiean studadon, post kiam la unua premio ĉe artkonkurso estis rifuzita al ŝi pro ŝiaj judaj originoj. Ŝia patro, profesoro Salomon, ne plu rajtis instrui ĉe la Universitato kaj rajtis kuraci nur la judojn. En 1936, li estis arestita de la nazioj kaj provizore internigita en la koncentrejo de Sachsenhausen. En januaro 1939 post la Kristala nokto, Charlotte kuniĝis kun siaj patrinaj geavoj en la sudo de Francio, en Villefranche-sur-Mer, ĉe Mediteraneo. Ili restadis kun aliaj rifuĝintoj en la domo de Ottilie Moore, usonanino. En marto 1939, ŝia patro kaj ŝia duonpatrino forlasis Germanion kaj atingis Amsterdamon en Nederlando. La avino de Charlotte memmortiĝis en marto 1940. Kun sia avo, Charlotte estis internigita en la koncentrejo de Gurso. Post kelkaj monatoj, ili estis liberigitaj pro la malbona sano de la avo. Ili sukcesis reiri al la Lazura Marbordo. Tiam tiu regiono estis okupata de italaj militistoj ekde la armistico de junio 1940. En oktobro 1941, ilia usona gastigantino forlasis Francion al Usono. Samjare Charlotte enloĝis en la pensionon « La belle Aurore » en Saint-Jean-Cap-Ferrat. Je la fino de 1942, Charlotte loĝis kun sia avo en Nico, sed la avo mortis en februaro 1943. Samjare la 17-an de junio, Charlotte edziniĝis kun aŭstra israela rifuĝinto, Alexander Nagler. En septembro 1943, la germana armeo invadis la sudan regionon de Francio, kie ĝi trudis siajn rasismajn leĝojn, sian teruran policanaron Gestapo. Tiam komenciĝis la deportado por la judoj el tiu regiono. Pro denunco, Charlotte kaj ŝia edzo estis translokitaj al la Koncentrejo de Drancy el kie per la trajno numero 60 ili estis aldirektitaj al la Koncentrejo de Aŭŝvico. La 10-an de oktobro 1943, tuj post sia alveno, Charlotte kvarmonate graveda, mortis en gaskamero. Ŝia edzo mortis la 1-an de sekvanta januaro[3][4].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Guaŝo el la serio Leben? oder Theater? (« Vivo ? aŭ teatro ? »).

Ekde la deklaracio de milito en 1939 ĝis la malvenko kaj la armistico en junio 1940, pro la rasaj persekutadoj, multaj germanaj kaj aŭstraj judoj rifuĝis al okcidentaj landoj pli sekuraj. En Francio pro siaj originaj naciecoj ili estis rigardataj kiel malamikoj. Multaj el ili estis internigitaj en iuj koncentrejoj. Ĉiuj tiuj eventoj rilataj al persekutadoj kaj arestadoj, al la milito kaj al ŝia propra historio ĵetis Charlotte en profundan deprim-krizon. Ŝi komencis pentri por batali kontraŭ la malespero. De la fino de 1940 ĝis la mezo de 1942, ŝi dediĉis sin al aŭtobiografia verko « Leben? oder Theater? » (Vivo ? aŭ teatro ?) Dum 18 monatoj ŝi ekpentris ĉirkaŭ 1325 guaŝojnakvarelojn, uzante nur tri primarajn kolorojn : ruĝo, flavo kaj bluo. Ŝi decidis fini nur iom pli ol cent. Tiuj pentraĵoj montras ŝian familion kaj ŝiajn amikojn, ili enscenigas ŝian infan- kaj jun-aĝon sed ankaŭ la eventojn kiujn ŝi travivis. Tio estas kompleksa verko foje kun teksto kaj muziko. La tekstoj estas simplaj, punktitaj de citaĵoj el germana literaturo. Ŝi enmetis ilin en siajn pentraĵojn kiel en bildstriojn. Iom da tempo antaŭ sia arestado, ŝi konfidis la guaŝojn de « Leben oder Theater » al proksima amiko, Doktoro Moridis, por ke li poste transdonu ilin al Ottilie Moore. Ŝi diris : « Bone konservu ilin, ili estas mia tuta vivo. » En 1946, reveninte en Eŭropon, Ottilie Moore ricevis de Doktoro Moridis la tutaĵon de la pentra verko de Charlotte. Mirakle ŝia patro kaj lia edzino Paula postvivis en Amsterdamo kaj Ottilie Moore transdonis la pentraĵojn al ili en 1947. En 1959, la gepatroj konigis ilin al Stedelijk Museum en Amsterdamo kaj pluraj ekspozicioj sekvis. En 1971, ili donacis al Jood Historisch Museum, muzeo pri juda historio en Amsterdamo, tiun aŭtobiografian verkon unikan en sia ĝenro[5][6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Creativity and Its Imprint: Three Jewish Artists and Some Books About Them: Philip Guston, Charlotte Salomon, R. B. Kitaj (PDF). Leonard Gold, Rosaline and Myer Feinstein Lecture Series. Jewishlibraries.org (2001). Alirita 11 July 2011.
  2. http://new.jewish-theatre.com/visitor/article_display.aspx?articleID=1786
  3. Adam C. Stanley, "Salomon, Charlotte (1917-1943)" in Bernard A. Cook, Women and war: a historical encyclopedia from antiquity to the present, Volume 1, ABC-CLIO, 2006, p. 514.
  4. GILBERT, Martin. (2002) The Routledge Atlas of the Holocaust. Psychology Press. ISBN 978-0-415-28145-4.
  5. Biographical information from Mary Lowenthal Felstiner, To Paint Her Life: Charlotte Salomon in the Nazi Era, Harper Collins, 1994 and Adam C. Stanley, "Salomon, Charlotte (1917-1943)" in Bernard A. Cook, Women and war: a historical encyclopedia from antiquity to the present, Volume 1, ABC-CLIO, 2006, pp. 513-514.
  6. Charlotte Salomon: Life or Theater. The Viking Press, New York, 1981. ISBN 0-670-21283-0.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa fonto de tiu paĝo devenas de : https://fr.wikipedia.org/wiki/Charlotte_Salomon