Judit Láng
Judit Láng | |
---|---|
Judit Láng | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1951 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Szilágyi Erzsébet Secondary School • Arta Universitato Moholy-Nagy |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • internodekoraciisto • furniture designer |
Judit Láng, laŭ hungarlingve kutima nomordo Láng Judit estas hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj.
Judit Láng[1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1951 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Judit Láng maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1970. Ŝi laboris inter 1969-1988 en ŝtata arkitektura entrepreno komence kiel desegnisto. Intertempe helpe de entreprena stipendio ŝi akiris diplomon en Arta Universitato Moholy-Nagy en 1978. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis György Szrogh, György Jánossy (arkitekto), Imre Makovecz, Péter Csíkszentmihályi. Baldaŭ ŝi laboris en du aliaj firmaoj, en 1996 ŝi malfermis propran atelieron. Ŝiaj laboroj fokusiĝis al hospitaloj. Ŝi edziniĝis dufoje, en la unua geedziĝo ŝi naskis trifoje. Ŝi ricevis premion en 2009.
Elektitaj projektoj, instalaĵoj[redakti | redakti fonton]
- kuirejo de hospitalo en Sátoraljaújhely (1972)
- hospitalo de Székesfehérvár (projekto por rekonstruo kaj ankaŭ por novaj pavilonoj) (1980–1995)
- renovigaj laboroj en hotelo en Balatonfüred (1994–2006)
- pluraj laboroj en hospitalo de Szolnok (1997-)
- pluraj laboroj en hospitalo de Győr (2009–2012)
Elektitaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Arthalo Budapeŝto (1980, 1983)
- Hungara Muzeo pri Metia Arto (2003)
- Palaco Vigadó (2018)