György Jánossy (arkitekto)
György Jánossy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1923 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de septembro 1998 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 27-9-50 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Fasori Gimnázium (en) (–1941) Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1946) |
Familio | |
Frat(in)o | István Jánosy (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto universitata instruisto |
György Jánossy [djordj jAnoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jánossy György estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.
György Jánossy[1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1923 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de septembro 1998 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Jánossy maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1941, poste li studis en Reĝa Teknikuniversitato József. Pro la 2-a mondmilito en 1944 li estis sendita al Nazia Germanio, pli poste al okupita Danlando. Li vivtenis sin el pentrado, iom poste li estis ankaŭ en Svedio, fine li laboris en Danio en arkitektura oficejo. Li hejmenvenis en 1947 kaj akiris arkitekturan diplomon en la universitato. En la sekvanta jaro li eklaboris en arkitektura instituto. En la jaroj 1953 kaj 1954 li studis en majstra arkitektura lernejo, poste li projektis plu. Intertempe ekde 1962 li instruis en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto. Li pensiuliĝis en 1985. Li ricevis premiojn inter 1965-1997.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kulturdomo en Hódmezővásárhely (kunarkitekto, 1948-1949)
- kolegioj de Universitato Mátyás Rákosi (1950-1951)
- akvoturo en Gödöllő (kunarkitekto, 1955-1959)
- hospitalo kun kuracejo en Kazincbarcika (kunarkitekto, 1957-1969)
- bebovartejo en Balassagyarmat (kunarkitekto, 1968-1969)
- domo, nun hotelo en Budapeŝto (kunarkitekto, 1971-1981)
- monumento en Pécs (kun skulptisto Memos Makris, 1975)
- kampuso de Scienca Universitato Loránd Eötvös (kunarkitekto, 1984-1988)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]- Zsófia Csomay
- Tibor Farkas (arkitekto pri internaj spacoj)
- Margit Gerle
- Tamás Getto
- Mihály Hefkó
- Éva Kun (ceramikisto)
- Judit Láng
- Katalin M. Kiss
- Péter Rainer
- Pál György Somogyi
- Teréz Szemereki
- Tibor Pál Tóth
- György Vadász
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-11. Alirita 2020-04-11 .
-
Akvoturo
-
Loĝdomo en Budapeŝto
-
Loĝdomo en Budapeŝto
-
Hospitalo en Kazincbarcika