Julia Salazar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julia Salazar
Persona informo
Naskiĝo 30-a de decembro 1990
en Miamo, Florido
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio(studis)
Partio Demokrata
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ano de la Novjorkia Senato de la 18-a distrikto
Dum 1-a de januaro 2019
Antaŭulo Martin Malave Dilan
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julia Salazar (naskiĝis la 30-a de decembro 1990 en Miamo, Florido, Usono), estas usona politikisto kaj aktivisto. Ŝi estas ano de la Demokrata Partio kaj estas senatano en la Novjorkia Senato de la 18-a distrikto ekde la 1-a de januaro 2019. La distrikto enhavas la plejparton de Norda Bruklino. Ŝi atingis la postenon sen antaŭa postena sperto post ŝia venko kontraŭ Senatano Martin Malave Dilan en la interna partia balotado de la Demokrata Partio en 2018. Ŝi allogis amaskomunikilan atenton ĉar ŝi subtenas la rajtojn de sekslaboristoj kaj pro aliaj maldekstraj vidpunktoj. Ŝi estas ano de la Demokrataj Socialistoj de Usono, kaj fariĝis la unua ano de tiu organizaĵo kiu servas en la Novjorkia Ŝtata Senato.

Frua vivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Salazar naskiĝis en Miamo en la 30-a de decembro 1990. Ŝia patrino estas usona civitano ekde naskiĝo, kaj ŝia patro fariĝis civitano kvankam li naskiĝis en Kolombio. La gepatroj eksedziĝis kiam Salazar estis tre juna. Salazar kreskiĝis en konservema hejmo kaj kiam ŝi estis 18-a jaraĝa fariĝis ano de la Respublikana Partio. En marto de 2010 ŝi aliĝis al la Sendependa Partio de Novjorkio, laŭ kampanja reprezentanto Salazar miskredis ke tiu elekto en la formularo farigos ŝin sendependa voĉdonanto.

Salazar studis ĉe la Universitato Kolumbio tamen ŝi neniam diplomiĝis. En la universitato ŝi estis aktivisto kontraŭ-abortoj kaj aliĝis al kristana grupo kiu subtenas Israelon, sed poste fariĝis aktiva en la universitata juda komunumo kaj aktiva en la organizado por la rajtoj de hejm-luantoj.

Post universitato ŝi fariĝis komunuma aktivisto kaj kampanjis forte por polica respondigeco.

2018 Novjorkia Ŝtata Senata Kampanjo[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2018 Salazar anoncis sian kandidatiĝon por 18-a distrikta posteno en la Novjorkia Senato kontraŭ la tiama senato Martin Malave Dilan en la interna Demokrata balotado.

Ŝia kampanjo ricevis multe da atento post la interna demokrata partia venko de Alexandria Ocasio-Cortez en la 14-a kongresa distrikto de Novjorko. Ŝi estis subtenita de la Demokrataj Socialistoj de Usono, Our Revolution, Cynthia Nixon, kaj Ocasio-Cortez. Citizens Union unue subtenis ŝin sed poste revokis la subtenon ĉar okazis miskompreno pri la eduka historio de Salazar.

En la 13-a de Septembro ŝi venkis al Dilan en la Demokrata Partia balotado. Neniu respublikano kandidatiĝis, preskaŭ tutcerte garantiante ŝian sukceson en la ĝenerala balotado en la 6-a de novembro.

Dum sia kampanjo, ŝi estis kritikita de Armin Rosen de la revuo Tablet, kiu havis demandojn pri ŝia historio kaj juda memidentigo. Salazar identigas sin juda, asertante, ke ŝia patro havas sefardajn praulojn kaj familinomon de tiu komunumo. Ŝi komencis esplori judismon en universitato post partopreno en kristana cionisma grupo. Laŭ Rosen, la frato de Julia diris ke lia patro neniam menciis ion pri sefardeco al li. Post la eldono de tiu verko, la patrino de Salazar konfirmis ke la familio de la patro de Salazar havas sefardan heredaĵon, kaj ŝiaj eks-kunstudentoj konfirmis ke ŝi estis juda en universitato. Salazar diris ke Rosen praktikis rasan sciencon kaj ke li minacis ŝin per eldonigo de personaj informoj pri ŝia patrino se ŝi ne kunlaborus kun li. Rosen ankaŭ havis demandojn pri la enmigrada historio de Salazar.

Seksperforta denunco kontraŭ David Keyes[redakti | redakti fonton]

En septembro 2018, Salazar akuzis al David Keyes, reprezentanto de la Ĉefministro de Israelo Benjamin Netanjahu, je seksperforto, dirante ke ŝi denuncas lin nun antaŭ ol The Daily Caller, dekstrema revuo, eldonigi artikolon kiu farigos publika la statuson de Salazar kiel travivanto de seksperforto. Keyes neis la denuncon al la israela ĵurnalo Haaretz. Dek unu aliaj virinoj poste akuzis al Keyes pri seksmolestado aŭ seksperforto ankaŭ. En novembro 2018, la Israela Civila Serva Komitato ne trovis pruvojn de seksperforto de Keyes.

Politikaj pozicioj[redakti | redakti fonton]

Salazar estas demokrata socialisto, ano de la Demokrataj Socialistoj de Usono, kaj organizanto por la grupo Judoj por Rasa kaj Ekonomia Justeco. Ŝi subtenas universalan luprezkontrolon, senkrimigon de sekslaboro, universalan sanzorgadon, la abolon de la Usona Agentejo pri Enmigrado kaj Dogano, kaj garantiitan aliron por abortoj. Ŝi subtenas la BMS-movadon, kiu subtenas bojkoton kontraŭ Israelo.

Identigante kiel demokrata socialisto, ŝi difinas demokratajn socialistojn kiel tiuj kiuj rekonas ke kapitalismo estas fundamente subprema kaj ekspluatanta sistemo kiun demokrataj socialistoj volas malkonstrui, dum ili movas al socialista ekonomia sistemo. Kontrastante progresemulojn kaj demokratajn socialistojn, Salazar diras ke progresemuloj proponas vojon ene de kapitalismo sen subteno al sistemo transformiĝo tamen ŝi emfazas la tujajn kongruajn celojn de ambaŭ. Ŝi diris ke ŝia kampanjo ne estas pri la socialista transformiĝo aŭ abolo de privata posedo — kion ŝi taksas kiel nerealiga celo — sed ŝi koncentriĝas en la subteno de ŝanĝoj kiuj povas pozitive efiki la materiajn vivojn de homoj nun.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Angle[redakti | redakti fonton]