Juliette Binoche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juliette Binoche
Franca aktorino
Franca aktorino
Persona informo
Naskonomo Juliette Binoche
Naskiĝo 9-a de marto 1964
en Parizo, Francilio, Francio
Lingvoj franca
Loĝloko Parizo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Conservatoire national supérieur d'art dramatiqueKonservatorio de Parizo
Subskribo Juliette Binoche
Familio
Patro Jean-Marie Binoche
Patrino Monique Stalens
Frat(in)o Marion Stalens
Edz(in)o Santiago Amigorena
Amkunulo Leos CaraxOlivier MartinezBenoît Magimel
Infano Hana Magimel
Parencoj Léon Binoche
Okupo
Okupo filmaktoro • voĉaktoro • aŭtoroartisto • poeto • verkistodancisto
TTT
Retejo http://www.juliettebinoche.net/
vdr

Juliette BINOCHE estas teatra kaj kina franca aktorino naskita en Parizo la 9-an de marto 1964.

Ŝia patrino estas komediisto kaj ŝia patro skulptisto, Juliette Binoche tre frue ekfamiliariĝas kun dramartaj kursoj de sia patrino. Post kelkaj teatraĵaj spertoj, ŝi estas varbita de famaj enscenigistoj kiel Jean-Luc Godard, Doillon aŭ André Téchiné.

Juliette Binoche renkontas la reĝisoron Leos Carax en 1986 dum la filmado de Mauvais sang kaj fariĝas lia umikino. Sed la farado de Les Amants du Pont Neuf kiu daŭras tri jarojn (1989-1991) disigas la gekoramikojn.

Pro sia interpretado en The Unbearable Lightness of Being fronte al Daniel-Day Lewis (1987) aŭ en Fatale kun Jeremy Irons (1992), ŝia kariero pulsiĝas internacie.

Ŝi preferas respondi je la propono de la pola reĝisoro Krzysztof Kieslowski por la trilogio Tri koloroj:Blua, Blanka, Ruĝa ol tiu de Steven Spielberg en la buĝetega dinosaŭra Jurassic Park. En la trilogio je la koloroj de la franca flago, Juliette sukcesas kapti la cezaron pri la plej bona aktorino. Ŝi antaŭ estis nomumita trifoje kaj tri pluaj nomumoj sekvos.

Juliette Binoche naskas Raphaël-on en 1993.

Kun roloj de romantikaj heroinoj en Le Hussard sur le Toit (1995) aŭ en The English Patient (1997), ŝi ricevas 37 jarojn post Simone Signoret la saman premion por la sama rolo, la oskaron por la plej bona dua rolo. Johnny Depp poste fariĝas ŝia koramiko en la penstradicia komedio Chocolat.

En 2000 naskiĝas ŝia dua infano -Hannah-, kies patro estas la aktoro Benoît Magimel (ili malkuniĝis en 2003). Ili renkontiĝis dum la filmado de Les Enfants du Siècle en kiu la aktoro rolas George Sand.

Juliette rolas paroleman beligistinon blokita en flughaveno en Décalage Horaire (2002) kaj interalie rolas sinsekve en Caché, murdara filmo de Michael Haneke kaj en la dramo Mary de Abel Ferrara.

Filmografio

Kun Jean Reno okaze de la 2002-a festivalo de Cannes

Nomumoj kaj premioj

Eksteraj ligiloj