Juozas Petrulis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Juozas Petrulis
Personaj informoj
Naskiĝo 23-a de aprilo 1904
en en vilaĝo Rudikiai, distrikto Kupiškis, (Litovio)
Morto 25-a de aprilo 1975
en Vilnius
Nacieco litovo
Lingvokapablo Esperanto
Esperanto
Verkis en Esperanto lernolibron
Esperantistiĝis en 1923
v  d  r
Information icon.svg

Juozas Petrulis (naskiĝis la 23-an de aprilo 1904 en vilaĝo Rudikiai, distrikto Kupiškis; mortis la 25-an de aprilo 1975 en Vilnius, sepultita en tombejo de Žvėrynas, Vilno) estis etnografo, oficis kiel scienca kunlaboranto en Vilniusa Ŝtata Artmuzeo.

1923 lingvon ellernis memstare, poste en Šiauliai finis ankaŭ kurson (1939) gvidantan de Rubaževičius. Kiel pacifiston (rifuzis militservi) milita tribunalo en 1927 kondamnis lin al okjara enkarcerigo. Tio elvokis ondon da protestoj, diverslandaj esperantistoj kaj pacamikoj postulis liberigi la kondamniton. Aperadis artikoloj pri J.Petrulis en sveda revuo "Brand" (1933, n-ro 20). En 1933 li jam estis libera kaj komencis studi. En 1939-1944 li laboris en muzeo de Šiauliai, partoprenis en multaj etnografiaj ekspedicioj. En 1947-1955 Petrulis estis direktoro de historia-etnografia muzeo en Vilnius, 1956-1957 fakestro de tiu muzeo. Ekde 1958 - artisto de restaŭraj laborejoj en Ŝtata Artmuzeo. Li kolektis abundan materialon pri popolaj lignoskulptistoj; liaj artikoloj, ĉiam kompetente preparitaj, estis volonte aperigataj en diversaj litovaj kaj Esperantaj revuoj. Petrulis estis ankaŭ arda populariganto de Esperanto, kolektis materialon pri estintaj esperantistoj en enciklopedia stilo. En malliberejo gvidis E-kursojn (1930). En 1938 travojaĝis Italion, Germanion, Svislandon uzante Esperanton. En 1940 litovigis verkon de L. Zamenhof "La esenco kaj estonteco de lingvo internacia". Kunaŭtoro de ampleksa E-lernolibro por litovoj, eldonita en 1959. Post la morto arkivon de J. Petrulis transprenis Respublika biblioteko en Vilnius.

Fontoj[redakti | redakti fonton]