Saltu al enhavo

Jurubĉeno-Toĥomska minejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jurubĉeno-Toĥomska minejo
ruse Юрубчено-Тохомское месторождение
oil and gas field
Situo: Evenkio (Rusio)
Geografia situo 60° 25′ 0″ N, 97° 8′ 33″ O (mapo)60.41666666666797.142591666667Koordinatoj: 60° 25′ 0″ N, 97° 8′ 33″ O (mapo)
Jurubĉeno-Toĥomska minejo (Krasnojarska regiono)
Jurubĉeno-Toĥomska minejo (Krasnojarska regiono)
DEC
Jurubĉeno-Toĥomska minejo (Rusio)
Jurubĉeno-Toĥomska minejo (Rusio)
DEC
Tipo: naftogasokondensata minejo
Parto de: Leno-Tungusa naftogasa provinco
Malkovro: 1984
Statuso: esplorata
Kapacito: 130 miliardoj da kubaj metroj (2002)
vdr

Jurubĉeno-Toĥomska minejo estas la naftogasokondensata minejo kiu situas en Evenkio (Rusio), 145 km sude de la vilaĝo Bajkito kaj estas parto de la Leno-Tungusa naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1984 kaj plu esplorata.

La minejo estas ligita al la samnoma levaĵo de la antaŭrifeana kristala fundamento de Kamova volbo. Ene de Jurubĉena kaj Tereko-Kamova blokoj estas registrita ĉeesto de nafto kaj tergaso en la terigenaj sedimentaĵoj de ediakaro (la oskobina kaj vanavara tavolaroj) kaj en la karbonataj sedimentaĵoj de meza rifeano (la ust-kujumbina tavolaro). La produktohavaj horizontoj kuŝas je la fundo 1980-2560 m.

La gasokondensataj kuŝejoj en la sedimentaĵoj de la oskobina tavolaro (tavolo B-VIII-I) en Jurubĉena bloko troviĝas je la fundo 2212-2321 m, efika dikeco estas 2,8 m, poreco 15,2-19,6%, gasosatureco 0,694, la komenca tavolpremo 20,8 MPa. Enhavo de la gasokondensato estas 133,9 gramoj/m³.

Kuŝejo de la tavolo B-I de la vanavara tavolaro kuŝas je la fundo 2247 m. Poreco de la kolektujoj estas 16,6%, gasosatureco 0,756, la komenca tavolpremo 21,1 MPa. Enhavo de la gasokondensato estas 133,9 gramoj/m³.

La ĉefa gaskapacito estas ligita al la karbonataj rifeanaj sedimentaĵoj (la kujumbina tavolaro) ene de Tereko-Kujumbina bloko je la fundo 222 m. La kuŝejoj estas tavolaj masivaj, kun malstrikta volbo, ŝirmitaj per la argilo-karbonataj rokaĵoj de la oskobina tavolaro. La gasonafta kontakto estas registrita je la absoluta marko -2026 m, la akvonafta kontakto je -2070 m. La karbonata kolektujo estas fendo-kavernecaj, dominas vertikalaj kaj subvertikalaj fendoj. La naftohava efika dikeco estas 45-112 m, la gasohava efika dikeco varias de 9,7 ĝis 92,3 m, poreco 2-6%, la komenca tavolpremo 21,2 MPa, tavola temperaturo 27 °C.

Dum provoj, elminigado de gaso estis 12,3 ĝis 91 mil m³ diurne, tiu de nafto 5,3 m³ diurne. La gasonafta kontakto estas registrita je la absoluta marko -2450 m, la akvonafta kontakto je -2496 m. Konsisto de la gaso: metano 90,44%, etano 8,02%, propano 1,70%, butano 1,05%, pentano kaj superaj hidrokarbonoj 0,5%, karbonduoksido 0,36%, azoto 8,88%, heliumo 0,18%. Enhavo de la gasokondensato estas 133,9 gramoj/m³. Denseco de la nafto estas 0,812-0,825 gramoj/cm³, la nafto enhavas malmulte da sulfuro (0,61%) kaj parafino (1,63-3,30%).

En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 130 miliardoj da kubaj metroj, la minejo estis plu esplorata.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Юрубчено-Тохомское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 518–519. ISBN 5-85270-327-3.