Leno-Tungusa naftogasa provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leno-Tungusa naftogasa provinco
Tipo naftogasa provinco
Landoj Rusio
Administraj unuoj Irkutska provinco, Jakutio, Krasnojarska regiono
Parto de Siberia kratono
Inkludas la Anabara, Nord-Tungusa, Sud-Tungusa, Katanga, Ĉesajano-Jeniseja, Antaŭpatoma, Nord-Aldana, Bajkita, Angaro-Lena, Nepo-Botuoba kaj aliaj naftogasaj distriktoj
Areo 3,3 milionoj da km²
Naftogasaj kompleksoj la rifeana, ediakara, malfruediakaro-frukambria, kambria, ordovicio-devonia, karbonio-permia
Naftogasaj minejoj la Kovikta, Ĉajanda, Jurubĉeno-Toĥomska, Mezbotuoba, Superviluĉana, Tas-Jurjaĥa, Sobina, Dulisma, Jarakta
vdr


La Leno-Tungusa naftogasa provinco estas naftogasa provinco en Rusio, kiu okupas la sud-okcidentan parton de Jakutio kaj Irkutska provinco, la sudan kaj centran partojn de Krasnojarska regiono, la centran kaj sud-okcidentan partojn de la Mezsiberia plato. Ĝia areo estas 3,3 milionoj da kvadrataj kilometroj.

Situo[redakti | redakti fonton]

La provinco okupas plejparton de la Siberia kratono. Ekstere ĝin borderas la Bajkalo-Patoma orogenezo, Orient-Sajana orogenezo, Jeniseja kresto, kaj la Ĉejeniseja parto de la Okcidentsiberia plato.

Fundamento[redakti | redakti fonton]

Kiel internaj limoj de la sedimentaj areoj servas la Anabara, Oleneka, Suntara kaj aliaj internaj platvolboj. La provinca fundamento estas komplika sistemo de malsamaĝaj blokoj, kiuj konsolidiĝis dum hadeano, arĥaiko kaj proterozoiko. En la nord-orienta parto de la provinco (la Anabara kaj Oleneka internaj platvolboj) la fundamento eliras la tersurfacon, dum en restaj areoj ĝi sinkas ĝis 12-14 km. La ĉefaj tektonikaj elementoj estas la Bajkita, Anabara, Nepo-Botuoba anteklizoj, la Kurejka, Ĉesajano-Jeniseja kaj Tungusa sineklizoj, la Antaŭpatoma randa fleksejo kaj la Angaro-Lena ŝtupo).

Naftogasaj distriktoj[redakti | redakti fonton]

Ene de la provinco estas kelkaj naftogasaj distriktoj: la Anabara, Nord-Tungusa, Sud-Tungusa, Katanga, Ĉesajano-Jeniseja, Antaŭpatoma, Nord-Aldana, Bajkita, Angaro-Lena, Nepo-Botuoba kaj aliaj. Plejparto de ili estas ligitaj al zonoj de la perikratonaj mallevoj. La naftogasaj distriktoj situantaj ene de la plato (la Bajkita, Anabara kaj aliaj) havas malpli longan sedimentan kapoton.

Kapoto[redakti | redakti fonton]

En la suda kaj okcidenta partoj estas registritaj bazaltofluaĵojen. La sedimenta kapoto estas dika kelkcent (la Anabara volbo) ĝis 10-12 mil km (la Urina rifto).

Naftogasaj kompleksoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi inkluzivas 6 naftogasajn kompleksojn: la rifeana, ediakara, malfruediakaro-frukambria, kambria, ordovicio-devonia, karbonio-permia.

En la sud-orienta parto de la provinco en la ediakara naftogasa komplekso estas la frunepa, malfrunepa kaj tira horizontoj, ligitaj al la grejsoj. Samloke en la malfruediakaro-frukambria naftogasa komplekso estas la preobraĵenska, jurjaĥa kaj aninska horizontoj, kiuj enhavas karbonatojn (rezervujojn).

En la suda kaj centra partoj de la provinco en la kambria naftogasa komplekso supozeble estas la frubelska, bulaja kaj iĉera naftogasaj horizontoj. Norde de la Jurubĉo-Toĥomska zono troviĝas randaj rifoj, al la okcidenta parto de kiuj ligiĝas zono de la trapenetreblaj hidrokarboidaj kolektujoj. La ordovicio-devonia kaj karbonio-permia naftogasaj kompleksoj estas bone evoluintaj en la nord-okcidenta parto de la provinco. En la ordovicio-devonia naftogasa komplekso estas la bajkita (grejsoj), ĉalbiŝeva kaj diabla (karbonatoj) horizontoj.

Naftogasaj minejoj[redakti | redakti fonton]

Aktiva serĉado de nafto kaj gaso en la regiono komenciĝis en 1948. La unua estis Atovska gasokondensata minejo, malkovrita en 1961. Ĝin sekvis la Markova minejo (1962), Jarakta minejo (1969) kaj aliaj. Entute estis malkovritaj pli ol 30 hidrokarbonidaj minejoj, inkluzive de la gigantaj (la Kovikta minejo, Ĉajanda minejo, Jurubĉeno-Toĥomska minejo) kaj grandaj (la Mezbotuoba minejo, Superviluĉana minejo, Tas-Jurjaĥa minejo, Sobina, Dulisma, Jarakta kaj aliaj) gasokondensataj kaj naftokondensataj minejoj. En la Ĥatanga enpremiĝejo lokaj kaptujoj estas ligitaj al salokupoloj (la Nordviga minejo).

Estas ankaŭ pluraj minejoj, ligitaj al nestrukturaj kaptujoj, kontrolataj per litologia anstataŭo de kolekto-rokaĵoj kaj per surfacoj de malkongruoj. Plejparton de la kuŝejoj karakterizas manko de tavolpremo, kiu foje atingas 15-25% de la kondiĉa hidrostatika premo. Liberaj gasoj enhavas 73-88% de metano. Hidrogena sulfido preskaŭ tute mankas, dum enhavo de heliumo estas alta.

Enhavo de metano varias depende de profundeco. En mezozoikaj sedimentaĵoj dominas metano (ĝis 90-95%). Denseco de la gasaj kondensatoj estas 0,73-0,83 gramoj/cm³. Laŭ hidrokarbonida enhavo kondensatoj de ĵurasiaj sedimentaĵoj estas la metanaj, tiuj kretaceaj kaj permio-triasaj estas la metano-naftenaj. Denseco de nafto kreskas altdirekten laŭ la sekco (de 0,7 ĝis 1,0 gramoj/cm³). Samdirekte kreskas enhavo de rezinoj kaj malkreskas enhavo de parafino.

Komenca suma gasa kapacito de la provinco estas taksata je 30 trilionoj da kubaj metroj. Sed la teritorio estas malbone esplorita (esplornivelo varias de 2,8% en Krasnojarska regiono ĝis 10,4% en Irkutska provinco, averaĝe 4,7%), do oni povas atendi malkovron de novaj grandaj minejoj.

Elminigado de gaso okazas malgrandskale en Irkutska provinco kaj Jakutio[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Силантьев, Ю. Б.. [2004] Р. И. Вяхирев: Лено-Тунгусская нефтегазоносная провинция // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 222–224. ISBN 5-85270-327-3.