Mezbotuoba minejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezbotuoba minejo
ruse Среднеботуобинское
Situo: Jakutio (Rusio)
Geografia situo 61° 0′ 0″ N, 113° 0′ 0″ O (mapo)61113Koordinatoj: 61° 0′ 0″ N, 113° 0′ 0″ O (mapo)
Mezbotuoba minejo (Respubliko Saĥa)
Mezbotuoba minejo (Respubliko Saĥa)
DEC
Mezbotuoba minejo
Mezbotuoba minejo
Mezbotuoba minejo (Rusio)
Mezbotuoba minejo (Rusio)
DEC
Mezbotuoba minejo
Mezbotuoba minejo
Tipo: naftogasokondensata minejo
Parto de: Leno-Tungusa naftogasa provinco
Malkovro: 1970
Ekspluatado: ekde 1990
Statuso: ekspluatata
Kapacito: 132,9 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Elminigado suma: 3,1 miliardoj da kubaj metroj (2002)
vdr

Mezbotuoba minejo estas la naftogasokondensata minejo kiu situas en Jakutio (Rusio), 112 km sud-okcidente de la urbo Mirnij kaj estas parto de la Leno-Tungusa naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1970 kaj ekspluatata ekde 1990.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La minejo situas en la centra parto de la Mirnij-volbo de la Nepo-Botuoba anteklizo. Ĝi estas la granda levaĵo nord-oriente etendiĝinta, grandeco 60 x 20 km, amplitudo ĝis 40 m. Tektonikaj rompoj dividas ĝin je du blokoj — la Norda kaj Centra.

La gaso kaj nafto troviĝas ĉefe en la subsala komplekso, kiuj konsistas el (de malsupre supren) la terigenaj ediokaraj (la talaĥa, ulaĥana, botuoba horizontoj) kaj karbonataj malsuprekambriaj (la osa horizonto) sedimentaĵoj. La ĉefa gasa (ĉirkaŭ 95%) kaj nafta kapacito estas ligitaj al la botuoba horizonto.

La talaĥa horizonto de la Norda bloko troviĝas je la fundo 1900 m. La efikaj dikecoj estas 4,5 m, poreco de la kolektujoj 12%, gasosatureco 71%. La ulaĥana horizonto situas ene de la Norda bloko. Ĝi estas formita de grejsoj dikaj 3,5-5,4 m, poreco 13%, gasosatureco ĉirkaŭ 70%. La gaskuŝejo estas tavola, litologie kaj tektonike ŝirmita, grandeco 10 x 6 km, alteco ĉirkaŭ 2,6 m.

La botuoba horizonto estas relative homogena laŭ litologia konsisto, formita de kvarcaj grejsoj kun intertavoloj de aleŭrolitoj kaj argilitoj. Poreco 15%, gasosatureco 80%. La naftogasa kuŝejo estas tavola volba, tektonike ŝirmita, grandeco 30 x 10 km, alteco ĉirkaŭ 30 m. Ene de la Norda bloko la grejsoj kuŝas je la fundo 1934 m, averaĝa efika dikeco 2,7 m. La gasonafta kontakto estas registrita je la absoluta marko -1584 m. En la Centra bloko la grejsoj kuŝas je la fundo 1870 m, efika dikeco 9,9 m, la gasonafta kontakto estas registrita je la absoluta marko -1564 m.

Konsisto de la gaso de la botuoba horizonto: metano 86,99%, etano 3,66%, propano 1,32%, butano 0,43%, pentano kaj la superaj hidrokarbonoj 0,56%, heliumo 0,56%, karbonduoksido 0,25%, azoto 6,34%, hidrogeno 0,09%.

La karbonataj rokaĵoj de la osa horizonto havas efikan dikecon ĝis 4 m porecon ĝis 13%, gasosaturecon 60% kaj estas evoluintaj nur ene de la Norda bloko je la fundo 1550 m.

En 2002 la gaskapacito estis taksita je 132,9 miliardoj da kubaj metroj kaj la gaselminigado sumis je 3,1 miliardoj da kubaj metroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Пантелеев, Г. Ф.. [2004] Р. И. Вяхирев: Среднеботуобинское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 419. ISBN 5-85270-327-3.