Nepo-Botuoba naftogasa distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nepo-Botuoba naftogasa distrikto
Tipo naftogasa distrikto
Landoj Rusio
Parto de Leno-Tungusa naftogasa provinco
Inkludas la Viluĉanska, Mirna, Peleduja, Ĉona, Ĉelena naftogasaj sektoroj
Areo 250 mil km²
Naftogasaj kompleksoj la ediakara, malfruediakaro-frukambria, kambria
Naftogasaj minejoj la Ĉajanda minejo, Mezbotuoba minejo, Supreĉona minejo kaj Talakana minejo
vdr


Nepo-Botuoba naftogasa distrikto sur la mapo de Rusio

La Nepo-Botuoba naftogasa distrikto estas naftogasa distrikto, parto de la Leno-Tungusa naftogasa provinco. Ĝi estas ligita al la Nepo-Botuoba anteklizo, kiu situas en la sud-orienta parto de la Siberia kratono, en Rusio. Sud-oriente ĝin borderas la falto-surŝoviĝoj de la Antaŭpatoma fleksejo. La distrikta areo estas 250 mil km².

Ene de la distrikto oni apartigas kelkajn elementojn: la Viluĉanska breĉo, Nepa volbo, Mirna elstaraĵo, Viluĉanska levaĵo. La sedimenta kapoto estas dika 1,7 ĝis 3,5 km.

En la sekco estas tri naftogasaj kompleksoj:

La ĉefaj naftogasohavaj horizontoj estas:

  • la botuoba (ediakaro);
  • la preobraĵenska;
  • la osa;
  • la jurjaĥa (ediakaro — frukambrio).

En iuj putoj de la kambria naftogasa komplekso oni ricevis alfluon de la hidrokarbonoj.

Ene de la naftogasa distrikto estas naftogasaj sektoroj: la Viluĉanska, Mirna, Peleduja, Ĉona, Ĉelena. Estas malkovritaj 18 minejoj. La Ĉajanda minejo, Mezbotuoba minejo, Supreĉona minejo kaj Talakana minejo estas ligitaj al grejsaj ediakaraj tavoloj. Kuŝejoj en la karbonataj rokaĵoj estas ligitaj al la preobraĵenska, osa kaj jurjaĥa horizontoj (la Nepa volbo kaj Viluĉanska breĉo).

Potencialaj gasresursoj estas taksataj je 5 trilionoj da kubaj metroj[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Силантьев, Ю. Б.. [2004] Р. И. Вяхирев: Непско-Ботуобинская нефтегазоносная область // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 266. ISBN 5-85270-327-3.