Józef Gara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Gara
Persona informo
Józef Gara
Naskiĝo 29-an de januaro 1929 (1929-01-29)
en distrikto Bielsk
Morto 10-an de julio 2013 (2013-07-10) (84-jaraĝa)
en Wilamowice
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Józef GARA (naskiĝis en 1929, mortis la 10-an de julio 2013) – emerita ministo, poeto kaj aŭtoro de kantoj en mortanta vilamovica lingvo - wymysiöeryś.

En la jaroj 2004–2006 okupiĝis pri instruo de la vilamovica lingvo en baza lernejo en Wilamowice.

En la jaroj 2012-2013 kunlaboris kiel volontulo kun Asocio Wikimedia Polska. Li ebligis aliron al sia verkaro laŭ licenco Creative Commons partoprenante sesiojn dum kiuj oni surbendigis elparolon de la vortoj en la vilamovica lingvo.

Entombigita la 13-an de julio 2013 en Wilamowice.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Józef Gara, Zbiór wierszy o wilamowskich obrzędach i obyczajach oraz słownik języka wilamowskiego (Kolekto de versoj pri kutimoj kaj moroj kaj vortaro de la vilamovica lingvo), TIMEX – Stowarzyszenie Na Rzecz Zachowania Dziedzictwa Kulturowego Miasta Wilamowice "Wilamowiane" (Asocio por Protekto de Kultura Heredo de Urbo Wilamowice "Wialmowiane"), Bielsko-Biała 2004, ISBN 83-914917-8-1.
  • Józef Gara, Kronika historyczna miasteczka Wilamowice (Historia kroniko de la urbeto Wilamowice), TIMEX, Wilamowice 2007.
  • Jolanta Danek (redakto): Wymysöjer śtytła: miasteczko Wilamowice oraz jego osobliwości zawarte w zbiorze piosenek wilamowskich Józefa Gary (Wymysöjer śtytła: urbeto Wilamowice kaj ties apartaĵoj en kolekto de wilamowicaj kantetoj de Józef Gara), Miejsko-Gminny Ośrodek Kultury, Wilamowice 2007.