József Finta
Aspekto
József Finta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de junio 1935 en Kluĵo |
Morto | 7-an de januaro 2024 (88-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Lónyay Utcai Református Gimnázium és Kollégium (en) (–1952) Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1958) |
Familio | |
Patro | Gerő Finta |
Okupo | |
Okupo | arkitekto akademiulo |
József Finta [jOĵef], hungare Finta József estis fama hungara arkitekto, ano de Hungara Scienca Akademio.
József Finta naskiĝis la 12-an de junio 1935 en Cluj kaj mortis la 7-an de januaro 2024.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Finta apartenis al hungara minoritato en Rumanio. La familio rifuĝis al Budapeŝto en 1944, kie József Finta frekventis gimnazion, poste helpe de stipendio universitaton. Lia arkitektaĵo en Dunaújváros portis la unuan sukceson en 1961. Baldaŭe li planis precipe hotelojn. Li ricevis premion Kossuth en 1996, inter 1965-2011 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj konstruaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Hotelo Duna Intercontinental (nuntempa Hotelo Marriott), Budapeŝto 1965
- Hotelo Volga (nuntempa Hotelo Ibisz), Budapeŝto 1971
- Hotelo Bratislava, Bratislavo 1974
- Hotelo Novotel Congress, Budapeŝto 1982
- Kongresa centro, Budapeŝto 1984
- Hotelo Hungaria, Vieno 1984
- Rendőrségi Székház (Ĉefpolicejo), Budapeŝto 1997
- Hotelo Aqua Palace Esztergom 2005