Marriott International

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marriott International
Marriott International, Inc
negoco • entrepreno • publika kompanio • hotelĉeno vd
Dum 8-a de oktobro 1993 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Marriott Corporation
Jura formo Delaware corporation
Fondintoj J. Willard Marriott vd
Sidejo Bethesda
Lando Usono
Agokampo hoteloferiejoFranĉizo
ISIN-kodo US5719032022
filiaj kompanioj Starwood • Delta Hotels • Moxy Hotels • Westin Hotels & Resorts • Fairfield by Marriott • Element Hotels • W Hotels • TownePlace Suites • Westin Hotels & Resorts • Ritz-Carlton • The Luxury Collection • St. Regis Hotels & Resorts • SpringHill Suites • Sheraton • Residence Inn by Marriott • Renaissance Hotels • Protea Hotels • Autograph Collection Hotels • AC Hotels • Courtyard by Marriott • Edition Hotels vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Marriott International (angle Marriott International; ofte simple Marriott) estas usona internacia firmao kiu funkciigas gastamajn instalaĵojn kaj hotelojn ĉirkaŭ la mondo fonditaj fare de John Williard Marriott. Ĝis marto 2012 la firmao estis gvidita fare de lia filo, John Williard "Bill" Marriott. Marriott International havas pli ol 8,000 posedaĵojn en pli ol 131 landoj kaj teritorioj ĉirkaŭ la mondo [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Hoteloj de Marriott International ĉirkaŭ la mondo(interaga mapo)
La Detrojta Marriott Hotelo en la Renesanca Centro estas la plej alta hotelo en la Okcidenta Hemisfero.
Hotelo "Orlando World Center Marriott" en Orlando.

Marriott estis fondita de John Willard Marriott en 1927 kiam li kaj lia edzino malfermis standon por vendi nigran bieron en Washington, D.C., kie la somero estas sufokiga kaj humida, do Marriott estis konvinkita, ke la urbo bezonas tiajn lokojn por ricevi malvarman trinkaĵon [2]. Poste ili vastigis ilian komercon al ĉeno de restoracioj kaj hoteloj [3].

La Key Bridge Marriott estis la plej longa-funkcianta hotelon de la firmao ĝis ties fermiĝo en 2021.

Pro tio ke la fondintoj estis mormonaj misiistoj, en hotelaj ĉambroj estas provizita ekzemplero de la Libro de Mormon kune kun la Biblio [4].

Ilia filo, John Willard "Bill" Marriott, kiu ĝis marto 2012 ankaŭ estis ĉefoficisto kaj prezidanto de la firmao, gvidis la firmaon al enorma kresko tutmonde. Nuntempe, Marriott International havas pli ol 3,700 loĝejojn situantajn en Usono kaj en 72 aliaj landoj kaj teritorioj ĉirkaŭ la mondo.

En aprilo 1995, Marriott International akiris ĉirkaŭ 49% de la hotelĉeno Ritz-Carlton. Marriott International kredis ke ĝi povus pliigi profitojn ĉe la Ritz, komplika firmao kun signifa nombro da komercoj kiuj perdas monon aŭ havas tre malmulte da enspezo. La komenca investo de Marriott estis taksita je ĉirkaŭ 200 milionoj USD en kontantmono. Post tio, Ritz rapide komencis disetendiĝi kaj eniri profitecon [5].

Marriott havis grandan hotelon en la World Trade Center (propre nomita Marriott World Trade Center) en Novjorko kiu estis detruita kun la kolapso de la Ĝemelturoj en la atencoj de la 11-an de septembro 2001.

En julio 2006, Marriott sciigis ke fumado en ĉiuj ĝiaj hoteloj en Usono kaj Kanado estus malpermesita ekde septembro 2006, tiu decido inkluzivis ĉiujn areojn de la hotelo, inkluzive de gastĉambroj [6].

En novembro 2011, Marriott sciigis ke ĝi intencas aldoni al ĝia komerca ĉeno proksimume 600 kromajn komercojn antaŭ la fino de 2015 [7], kaj samtempe J.W. "Bill" Marriott anoncis ke li retiriĝas de administrado de la firmao post 60 jaroj da servo [8].

En decembro 2012, Guinness-libro de rekordoj rekonis la hotelon JW Marriott Marquis Dubai, kvin stela hotelo, kiel la plej alta hotelo en la mondo [9].

En septembro 2016, Marriott kunfandiĝis kun la hotelĉeno Starwood, tiel iĝante la plej granda hotelĉeno en la mondo kun pli ol 5,700 hoteloj kaj 1.1 milionoj da ĉambroj. Marriott pagis 13.6 miliardojn USD por la kunfando [10].

En novembro 2018, la personaj informoj de ĉirkaŭ 500 milionoj da klientoj de la ĉeno estis ŝtelita de la komputiloj de la firmao, la usona registaro kulpigis faktorojn rilatigitaj kun ĉina spiona servo pro la hako [11].

Marriott ankaŭ posedas la luksan hotelĉenon W Hotels, celita al pli juna publiko kun 55 filioj tutmonde.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Marriott, Bill. (2013) Without Reservations: How a Family Root Beer Stand Grew into a Global Hotel Company.
  • Marriott, John Willard, Jr., and Kathi Ann Brown. The Spirit to Serve: Marriott's Way. First ed. New York: Harper Business, 1997.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]